Géza Gyóni
El Vikipedio
Géza Gyóni [gEza djOni], (hungare Gyóni Géza) estis hungara poeto.
Li naskiĝis, kiel Áchim Géza la 25-an de junio 1884 en tiama vilaĝo Gyón, kiu nun estas apartenaĵo de Dabas. Li mortis la 25-an de junio 1917 en Krasnojarsko, Rusio).
Enhavo |
Biografio [redakti]
Li frekventis lernejojn en Szarvas kaj en Békéscsaba. Li ekhavis postenon en Gyón en 1904. Inter 1906-1908 li plulernis en Budapeŝto, poste li ĵurnaladis en diversaj urboj. Dum la 1-a mondmilito li batalis en Przemyśl, poste li estis militkaptito. Li neniam revenis.
Verkoj (selekto) [redakti]
- Versek (Poemoj), 1904
- Lengyel mezőkön... (El polaj kampoj), poemoj, 1914-1915
- Rabságban (En mallibero), poemoj, 1919
- Összes versei (Ĉiuj poemoj), 1941
- Az Élet szeretője (Amanto de la Vivo) poemoj, 1984
- Versek magyar eredetiben...' (Poemoj en hungare kaj tradukitaj en angle, germane, itale, rumane, slovake kaj pole), 2010
Memorigiloj [redakti]
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio