Bano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bano signifas aŭ la ago sin bani aŭ lavi aŭ la fluaĵo, en kiu oni sin banas.

Krom purigilo, bano ankaŭ havas socian kaj religian signifon. En Egiptio kiam oni banis sin en la rivero Nilo, tiu eble estis ankaŭ religia ago. En Hindio oni baniĝas en la rivero Ganges kiel religia devo. En la hebrea Biblio estis multaj rakontoj pri banoj. En Levidoj ĉapitro 15 estas longa instruo al Moseo pri la uzado de banoj por kuracado. Nuntempe, en Brazilo, ĉiutaga bano estas rigardata kiel unu el simboloj de nacieco.

La unua nacio, kiu enkondukis la banon en ĉiutagan vivon estis la greka. En ĉiu urbo estis publika bano. Poste la kutimon la grekoj establis en landoj, kiujn ili konkeris. La romianoj estis eĉ pli favoraj pri banoj. En ĉiuj landoj konkeritaj de ili, troviĝis grandaj banejoj. En la urbo Romo estis grandegaj banejoj kaj en Britio oni povas ankoraû vidi la banejojn de la urbo Bath. Alia urbo kiu havas sian nomon rilata al banoj estas Baden.

Malmultaj domoj en la pasintaj jarcentoj havis banĉambrojn. Multaj homoj ne banis sin aŭ ĉar ili ne havis akvon en la domo aû ĉar ili ne havis la rimedon por hejti la akvon. Do en multaj landoj estis publikaj banejoj. Ĉar la Islama religio ordonas la lavadon antaŭ preĝado, multaj arabaj urboj havis publikajn banejojn. La turkoj imitis ilin sed tamen la turka bano ne estas akvaj, la banado okazas pere de vaporo.

Ne ĉiuj banoj estas akvaj aŭ vaporaj, islamanoj en dezerto lavas sin per sablo. Krome, estas eble krei fantazia banoj, per lakto, vino aŭ alia substanco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]