Barboparuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Barboparuo
Barboparuo, maskla plenkreskulo
Barboparuo, maskla plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Panuredoj Panuridae ?
Genro: Panurus
Specio: P. biarmicus
Panurus biarmicus
(Townsend, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Barboparuo, Lipharulo, BarbopanuroPanuro, Panurus biarmicus, estas tre rara eta paserina birdo. Ĝi estas konata kiel Barboparuo pro ia simileco kun la Longvosta paruo, aŭ kiel Barba paradoksornito kiam ĝi estis lokita kun tiuj post esti forigita de la familio de paruedoj. Sed laŭ pli ĵusaj pristudoj, ĝi estas fakte unika kantobirdo – neniu alia vivanta specio ŝajne estas specife rilata al ĝi. Tiel ŝajnas, ke oni devus agnoski la monotipan familion de Panuredoj kun nur tiu genro kaj specio. Ĝi estis iam konsiderata membro ĉu de Timaliedoj ĉu de Paradoksornitedoj.

La Barboparuo estas specio de moderklimataj Eŭropo kaj Azio el Bretonio al la Kaspia Maro tra Iberio, Centra Eŭropo, Hungario, Rumanio, Bulgario, Krimeo ktp., sed kun teritorio tre fragmentita, ĉar dependas nur de humidejoj. Ĝi estas loĝanta kaj plej parto de birdoj ne migras escepte pro eventualaj invadaperoj aŭ movoj pro malvarma vetero. Ĝi suferegas pro malvarmegaj vintroj, kiuj povas mortigi multajn birdojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Estas eta (16,5 cm longa kun enverguro de: 16 al 18 cm kaj pezo de 12 al 18 g ) oranĝbruna birdo kun longa vosto ŝtupeca kaj ondeca flugo. La masklo havas grizan kapon kaj nigrajn grandajn “lipharojn” kiuj povus simili al barboj, de kie devenus la plej konata nomo. Pli precize la nigraj “lipharoj” estas tre rimarkinda nigra strio supre larĝa el la beko al la okulo kiu malsupreniras dum mallarĝiĝas ĝis la kolo kie finas per pinto. Estas la plej rimarkinda eco kiu faras tiun specion tute nekonfuzebla kun alia. La beko estas oranĝa kaj la irizo flava tre kontrasta kun la nigra supra angulo de la lipharo. La grizo de la kapo nuancas al helgriza ĉirkaŭ la nigra strio ĉefe en mentono kaj ankaŭ en mallarĝa frunta strio super la bekobazo. Ankaŭ la brusto estas helgriza aŭ blankeca kun rozkoloraj nuancoj kiuj nuancas al helbruna en ventro. Ankaŭ la dorso kaj la vosto estas helbrunaj, dum en flugiloj, krom la ĝenerala bruna koloro estas blankaj bordoj (ankaŭ en eksteraj vostoplumoj) kaj nigraj markoj centre. Gamboj kaj piedoj estas tre nigraj.

La ino estas ĝenerale pli bruna (ankaŭ la beko) kun iom strieca kapo, sen lipharoj nek nigraj markoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La aroj evidentigas sian ĉeeston en kanejo pro la karaktera alvoko kia metaleca "ping". Ankaŭ kantas per plendeca “pjuuu” aŭ kraka “ĉirr”.

Tiu specio loĝas nur en humidejoj, kie reproduktiĝas kolonie en grandaj kanejoj ĉe lagoj aŭ marĉoj. Vintre la izolitaj familioj kuniĝas en grandaj aroj deĝis 40 aŭ 50 individuoj. Sed dum la resto de la jaro la birdoj vivas en etaj familiaj grupoj. Ili manĝas kanafidojn somere kaj fragmitosemojn vintre, do ilia digesta sistemo ege ŝanĝas por elteni tiun tiom diferencajn sezonajn dietojn.

Ili vivas ĝis 6 jarojn. Ili suferas pro reduktado de sia habitato: fragmitejoj kaj kanejoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio reproduktiĝas kolonie. Ili konstruas neston el folioj kaj kanfloraĵoj krom akvaj herboj kiuj kovras per plumoj. La nesto estas ofte tre proksima de la akva surfaco. La ino demetas 5 al 7 blankajn ovojn brunmakulitajn, kiuj kovas ambaŭ gepatroj dum12 aŭ 13 tagoj. Poste ili manĝigas la idojn dum 10 al 13 tagoj kaj zorgas ilin dum pliaj 2 semajnoj post elnestiĝo. Fine de majo aŭ junie la paro faras duan ovodemetadon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]