Barnabás Tost

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barnabás Tost
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1876 (1876-09-23)
en Zborov (distrikto Bardejov)
Morto 10-an de julio 1951 (1951-07-10) (74-jaraĝa)
en Hejce
Familio
Frat(in)o László Tost
Okupo
Okupo pastro
vdr

Barnabás Tost [barnabAŝ toŝt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tost Barnabás estis hungara pastro, kanoniko, preposto, prelato. Lia nobela antaŭnomo estis bányavölgyi.

Barnabás Tost [1] naskiĝis la 23-an de septembro 1876 en Hungara reĝlando en Zboró (nuntempa Zborov (distrikto Bardejov) en Slovakio). Li mortis la 10-an de julio 1951 en Hejce.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Barnabás Tost frekventis mezlernejojn en Kassa kaj Budapeŝto, poste li lernis teologion en Kassa. En 1900 li pastriĝis, poste li estis pastro en Sátoraljaújhely. Liaj baldaŭaj pli signifaj postenoj aŭ titoloj estis:

Dum la 1-a mondmilito li estis armea pastro. En 1918 li estis titulara preposto kaj kanoniko de Kassa. En la sekva jaro li komencis politikadi en la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio. En 1928 li iĝis prelato, en 1936 li estis elektita partiestro kaj suburbestro. Post la 2-a mondmilito li estis deportita al restHungario. En 1950 li establis seminarion en Hejce.

Liaj kontribuaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Építsünk fogadalmi tp-ot Fischer Colbrie kassai pp. emlékére!

Fontoj[redakti | redakti fonton]