Barry Gibb
Barry Gibb | |
---|---|
Barry Gibb en 1993 Barry Gibb en 1993
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Barry Alan Crompton Gibb |
Naskiĝo | 1-an de septembro 1946 (77-jaraĝa) en Douglas |
Deveno | Insulo Man, Unuiĝinta Reĝlando |
Ĝenroj | Popmuziko, Rok-muziko, Diskoteka muziko, Kontreo |
Profesio | kantisto, produktoro |
Instrumentoj | Gitaro, Voĉa muziko |
Aktivaj jaroj | 1958 – nuntempo |
Parencaj temoj |
Bee Gees Andy Gibb Maurice Gibb Robin Gibb |
Retejo | www |
Barry Gibb (plennome Barry Alan Crompton Gibb) naskiĝis la 1-an de septembro 1946 sur Insulo Man en Britio.
Li estas kantisto kaj komponisto de fama frata grupo Bee Gees. Li estas sukcesa ankaŭ kiel produktoro (interalie Kenny Rogers, Diana Ross, Dionne Warwick, Barbra Streisand). En la jaro 1986 li eldonis komponaĵon We Are The Buburys sub pseŭdonomo The Bunburys.
Li estis influita de la muzikoj de Frank Sinatra, Stevie Wonder, The Beatles, Mills Brothers... La 1-an de septembro 1970 li edziĝis kun Linda Gray. Ili havas kvin infanojn.
Barry vivas en Miami Beach kaj en Buckinghamshire, li ŝatas legi, naĝi, ludi tenison kaj veturi per boato. Al liaj soloaj projektoj apartenas "Now Voyager" kaj kanto por filmo "Hawks" filmita laŭ temo de Barry kaj David English.