Batalo de Farsalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la Batalo de Farsalio, je la 9-a de aŭgusto 48 a.K.), Julio Cezaro venkis Pompeon en la ebenaĵo de Tesalio en Grekio kaj fariĝis la tirano de Romio, mortiginte la Romian Respublikon.

Post la morto de Krasso, la tria viro de la triumviroj, Cezaro ne jam timis militi kontraŭ Pompejo por kapti la potencon de Romio por si mem. Kiam Cezaro transiris la Rubikonon, Pompejo fuĝis al Grekio. Cezaro rabis la trezorejon en Romo, venkis la armeojn de Pompejo en Hispanio kaj tiam sekvis Pompejon en Grekion.

En Grekio Pompejo evitis rektan batalon kontraŭ Cezaro: Ĉar Pompejo regis la maron, Cezaro ne povis provizis sian armeon facile. Do Pompejo preferis kuri post Cezaro por lacigi kaj malsatigi lian armeon (kies soldatoj devis manĝi radikojn) ol riski ĉion en batalo.

Cezaro marŝis al la ebenaĵoj de Tesalio por nutri la armeon kaj batali kontraŭ Skipionon, la respublikanon. Pompejo sekvis. La malpaciencaj senatoroj ĉirkaŭ Pompejo urĝis batalon kaj Pompejo fine cedis al ili.

Pompejo havis infanterio de 45 mil soldatoj kaj kavalerio de 5 mil. Cezaro dume nur havis infanterio de 22 mil kaj kavalerio de unu mil. La soldatoj de Cezaro estis pli maljunaj, post jaroj de milito en Gaŭlio, sed ankaŭ multe pli spertaj. Kaj sia generalo estis multe pli ruza kaj aŭdaca ol Pompejo.

Ĉe la komenco de la batalo:

Cezaro +
10-a legio +
ĵetlancistoj
Domitius Calvinus Antonio
Domitius +
la kavalerio
Skipiono Pompejo

Se Pompejo povus detrui dekstran alon de Cezaron kaj la 10-an legion, li gajnus la batalon. Do Pompejo metis la tutan kavalerion tien, ĉar piedsoldatoj ne povas stari kontraŭ granda atako de kavalerio.

Cezaro mem kaŝis la ĵetlancistojn malantaŭ la piedsoldatoj en la dekstra alo kaj donis al ili sekretan ordonon.

Kiam la batalo komencis, la soldatoj de Cezaro kuris, sed la de Pompejo nur staris senmove. Laŭ Cezaro, tio donis al sia armeo pli da vigleco kaj kuraĝo.

Kiam la kavalerio de Pompejo venis kontraŭ la deka legio, la legio cedis kaj lasis la lancistojn traveni kontraŭ la kavaliroj. La lancistoj ne ĵetis la lancojn, laŭ kutimo, sed, laŭ la sekreta ordono de Cezaro, prezentis la lancpintojn antaŭ la vizaĝoj de la kavaliroj. La kavaliroj, kiuj estis junaj, nespertaj, riĉaj kaj vanaj, timis la ruinon ne al la Respubliko, sed al la beleco de siaj vizaĝoj. Do ili hontinde turnis kaj foriris.

Pompejo, ĉe la alia alo, vidis la nubojn de polvo kiuj leviĝis el la forkuro de la kavalerio kaj, tiumomente, rekonis, ke li perdis ĉion.

Kaj tiumomente Romio perdis sian Respublikon por ĉiam. Sed laŭ Katono la Plijuna, eĉ se Pompejo venkis, li ankaŭ starigus sin kiel tirano. Pro tio li konsilis Pompejon eviti batalon kontraŭ Cezaro. (Katono mem ne partoprenis en la batalo, sed gardis la marhavenon Dirakion por Pompejo).

En la 1-a jarcento la romia poeto Lukano verkis epopeon pri la batalo, la Farsalia. Cezaro kaj Cassius Dio ankaŭ skribis pri la batalo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]