Batanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marko sur bildo

Batanoj
situo de la insulara provinco en la
pleja nordo de la Filipinoj

Batanoj - hispane Batanes - estas la plej norda kaj plej eta provinco de la Filipinoj. La provincan areon de sume 209,3 km² konsistigas la preskaŭ samnoma batana insularo, la plej norda insularo de la lando. La ĉefurbo de la provinco estas Basco. Laŭ la censo de la 1-a de aŭgusto 2007 entute 15.974 loĝantoj vivis sur la insularo, kio rezultigas loĝdenson de 76 loĝantoj po km².

Geografio

La provinco Batanes administre estas parto de la regiono Kagajana Valo, kiu kalkuliĝas parto de la ĉefa filipina regiono Luzono nomata laŭ la samnoma granda insulo. La insularo situas en la Luzona Markolo. Per la Balintangkanalo ĝi estas dividata de la Babujana insularo kaj per la Baŝia Markolo de Tajvano.

Al la insularo inter alie apartenas la sekvaj insuloj:

  • Batan (ĉefa insulo)
  • Diadekey
  • Dinem
  • Ditarem
  • Ivuhos
  • Itbayat
  • Mavudis
  • Misanga
  • Sabtang
  • Siayan

Batan, Itbayat, Sabtang kaj Siayan estas la plej grandaj insuloj de la grupo: nur tiuj kvar insuloj estas loĝataj.

Loĝantoj kaj ilia kulturo

La indiĝenaj loĝantoj de la provinco nomatas Ivatan. Ili lingve, korpe kaj kulture pli proksimas al la indiĝenaj popoloj de Tajvano ol al la filipinaj popoloj. La plej multe uzata lingvo de la provinco same nomatas Ivatan.

Komunumoj

La provinco Batanes havas 6 komunumojn, kiuj dispartiĝas al 29 komunumeroj (barangay).

Komunumoj de la provinco:

  • Basco
  • Itbayat
  • Ivana
  • Mahatao
  • Sabtang
  • Uyugan

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 20° 35' norde, 121° 54' oriente