Baziliko de Saint-Quentin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baziliko de Saint-Quentin
Basilique Saint-Quentin de Saint-Quentin

kristana preĝejo
Prezento
Stilo Gotika
Dato de konstruo 12-a ĝis 15-a jarcento
Protekto historia monumento
Alteco 83 m
Geografio
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Loko Saint-Quentin
Geografia situo 49° 50′ 52″ N, 3° 17′ 8″ O (mapo)49.84777773.2855555Koordinatoj: 49° 50′ 52″ N, 3° 17′ 8″ O (mapo)
Baziliko de Saint-Quentin (Francio)
Baziliko de Saint-Quentin (Francio)
DEC
Baziliko de Saint-Quentin
Baziliko de Saint-Quentin
Baziliko de Saint-Quentin
Situo de Baziliko de Saint-Quentin

Map

vdr

La baziliko de Saint-Quentin estas katolika preĝejo lokita en la urbocentro de Saint-Quentin, en la franca departemento Aisne. Dediĉita al sankta Quentin, martiro de la 3-a jarcento, ĝi estas kore ligita al la historio de tiu sanktulo : ĝi enhavas liajn relikvojn, kiuj estis precipe adoritaj dum Mezepoko.

Pluraj preĝejoj estis sinsekve konstruitaj tie ekde la mezo de la 4-a jarcento. La nuna konstruaĵo rezultis el la ambicio de la kanonikoj de Saint-Quentin, kiuj deziris montri sian potencon kaj sendependecon disde la episkopoj. Ili do intencis konstrui preĝejon pli altan ol ĉiuj najbaraj katedraloj, precipe tiuj de Noyon kaj de Soissons. La konstruaĵo estas laboreme konstruita de la 12-a ĝis la 15-a jarcento, sukcese sintezante ĉiujn tiutempajn evoluojn de gotika arkitekturo. Tamen, pro financaj limigoj kaj militoj, la konstruaĵo neniam estis finita. Anstataŭe de la monumenta fasado unue konsiderita, la baziliko konservas la turan vestiblon de la eksa karolida abatejo. Tio donas al ĝi ĝian apartan aspekton.

Kiel reĝa baziliko, la preĝejo ricevis multnombran vizitojn de francaj reĝoj, inklude de Sankta-Ludoviko kaj Ludoviko la 15-a. La sinsekvaj reĝoj de Francio multe kontribuis al ĝia konstruado kaj sekve al ĝia prizorgado. La monumento obtenis rangon de malĉefa baziliko fare de la papo Pio la 9-a, en 1876. Ĝi tamen spertis gravajn damaĝojn dum la Unua mondmilito, samkiel la katedralo Dipatrino de Reims. Longa restaŭrado okazis tra la 20-a jarcento.

Dua plej vasta gotika preĝejo de la regiono Hauts-de-France post la katedralo de Amiens, la baziliko de Saint-Quentin estas kromnomata « la sepa katedralo de Pikardio », kvankam ĝi fakte neniam gastigis episkopejon. Superante la ĉirkaŭan urbon je alteco de 83 metroj pinte de sia sago, la baziliko restas la plej alta konstruaĵo de la departemento de Aisne, krom du turantenoj en Fleury kaj Landouzy. La baziliko viciĝas inter la plej grandaj francaj preĝejoj : ĝiaj dimensioj kompareblas kiun tiuj de la katedralo Dipatrino de Parizo.

La baziliko estis klasifikita kiel historia monumento jam en 1840 pro peto de Prosper Mérimée.