Bea Egerváry
Bea Egerváry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gärtner Bea |
Naskiĝo | la 14-an de septembro 1916 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | ? |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Bea Egerváry [egervAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Egerváry Bea estis hungara dancisto, aktoro. Ŝia origina familia nomo estis Gärtner [gertner].
Bea Gärtner [1] naskiĝis la 14-an de septembro 1916 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Bea Egerváry akiris dancistan diplomon en privata baletolernejo de Emília Nirschy en 1926. Post siaj studoj ŝi dancadis en Vieno, Berlino, Munkeno, Parizo kaj Romo. En la teatra jaro 1931 ŝi estis videbla en Gaja Teatro, poste denove en Parizo. Inter 1934 kaj 1938 ŝi apartenis al operetoteatro de Madrido, poste al Genova kaj Romo sub nomo Bea Váry. En 1940 ŝi hejmenvenis kaj ŝi havis rolojn denove en la Gaja Teatro. Ekde 1946 ŝi dancadis en pluraj kabaredoj en sia naskiĝurbo, poste ŝi translokiĝis al Berlino. Ŝia baldaŭa sorto estas nekonata.
Ŝiaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Gyurkovics fiúk (1940-41) – dancistino
- Néma kolostor (1941) – amikino