Ben X

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ben X
filmo
Originala titolo Ben X
Originala lingvo flandra lingvo • nederlanda lingvo
Kina aperdato 26 aŭg. 2007, 8 maj. 2008
Ĝenro filma dramo, psikologia suspensa filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Lou Berghmans
Reĝisoro(j) Nic Balthazar
Produktisto(j) Peter Bouckaert • Erwin Provoost • Burny Bos
Scenaro Nic Balthazar
Filmita en Bruĝo
Loko de rakonto Belgio
Muziko de Praga Khan
Rolantoj Greg Timmermans • Dominique Van Malder • Gilles De Schrijver • Johan Heldenbergh • Marijke Pinoy • Wim Vandekeybus • Pol Goossen • Laura Verlinden • Maarten Claeyssens • Titus De Voogdt • Ron Cornet • Jakob Beks
IMDb
vdr

Ben X estas belga - nederlanda dramafilmo de 2007 pri ĉikanado de handikapuloj. La ĉefrolulo estas aŭtisma knabo nomata Ben, kiu frekventas profesian mezlernejon. Ben fartas bone en siaj studoj, sed ne interkonsentas socie en la lernejo. La reĝisoroo de la filmo estas Nic Balthazar. La filmo estas bazita sur romano nomita "Niets Was Alles Wat Hij Zei" (Nenion estis ĉion kion li diris), verkita fare de la reĝisoro [1].

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Ben havas sociajn malfacilaĵojn, li proksimiĝas al siaj amantoj kaj ne scias kiel distancigi sin de siaj malamantoj. Kelkaj el liaj malamantoj estas deliktaj knaboj, de kiuj ankaŭ la instruistaro timas.

Kvankam la lerneja kunlaborantaro komprenas la malfacilaĵojn de Ben, lia handikapo ne provizas lin per iu speciala helpo/asistado aŭ alireblecoj en la lernejo.

Posttagmeze, Ben ĝuas ludi interretajn videoludojn kontraŭ kontraŭuloj, kiujn li neniam renkontis vizaĝon al vizaĝo; en la reto li nomiĝas BenX. Li ankaŭ korespondas kun ili kaj per la socia reto li ja trovas amikojn. Li eĉ alproksimiĝas al knabino kiu volas renkonti lin. Ŝi volonte veturas tiucele el la franclingva regiono (Valonio) al la flandra regiono de Belgio. Sed liaj malamikoj de la lernejo sukcesas enfiltri la virtualajn medion kaj ruinigi lian socian vivon ankaŭ tie.

La filmo prezentas severan humiligan travivaĵon, kiun Ben trapasas - travivaĵo kiu kaŭzas al li gravan mensan difekton.

La daŭro de la filmo estas 93 minutoj. Ĝi parolas la flandran kaj iom la francan.

La filmo ricevis plurajn premiojn ĉe la Internacia Filmfestivalo de Montrealo kaj de tia de Istanbulo (International Istanbul Film Festival) [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Nic Balthazar maakt theaterstuk en film over jongeren en pesten", 16 January 2005. (nederlande)
  2. "Filmo "Ben X" ĝjnas premiojn en Montrealo", Vlaamse Radio- en Televisieomroep|flandersnews.be, la 4an de septembro 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]