Benedikto la 11-a
| Benedikto la 11-a | |
|---|---|
| Naskonomo | Niccolo di Boccasio |
| Komenco de pontifiko | 22-a de oktobro 1303 |
| Fino de pontifiko | 7-an de julio 1304 |
| Antaŭulo | Bonifaco la 8-a |
| Sekvanto | Klemento la 5-a |
| Dato de naskiĝo | 1240 |
| Loko de naskiĝo | Treviso |
| Dato de morto | 7-an de julio 1304 |
| Loko de morto | Perugia, Papa Ŝtato |
Benedikto la 11-a (civile Niccolo di Boccasio; naskiĝis en 1240 en Treviso; mortis la 7-an de julio 1304 en Perugia) estis de la 22-a de oktobro 1303 ĝis sia morto, papo de la romkatolika eklezio.
Enhavo |
Vivo [redakti]
Li naskiĝis en la jaro 1240 en Treviso, iĝis dominikano, estis generalmagistro de la dominikanoj kaj ekde 1300 kardinalepiskopo de Ostia.
Kiel papo li provis plibonigi la rilatojn inter la apostola Seĝo kaj Francujo, kiuj suferis pro la buleo Unam Sanctam de lia antaŭulo, Bonifaco la 8-a.
Dum sia papeco, Benedikto faris kardinalojn la dominikanon Niccolò Alberti, la 18-an de decembro 1303, kaj Walter Winterburn, la 19-an de februaro 1304.
Li mortis la 7-an de julio 1304 en Perugia pro disenterio. Li estis entombigita tie en la maldekstra navo de San Domenico[1].
Klemento la 12-a beatigis lin en 1736. Lia festotago estas la 7-a de julio.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Referencoj [redakti]
- ↑ Vidu: Springer, A.H.: Handbuch der Kunstgeschichte. Stuttgart 1855, p. 365