Bereto
El Vikipedio
Nederlanda profesoro kaj astronomo Jacobus Cornelius Kapteyn kun togo kaj bereto, 1921. Pentraĵo de Jan Pieter Veth (1864-1925)
Che Guevara kun bereto
Bereto estas kapvesto farita el difinita ŝtofo. Dum la mezepokoj ĝi estis la kutima kapvesto de la iom pli bonhavuloj. Nuntempe ĝi estas ceremonia vestmaniero en kelkaj ekleziaj kaj universitataj rondoj. La bereto, aŭ vaskoĉapo, estas la nacia kapvesto de Francio. En multaj armeoj la bereto estas uzata kiel kapvesto.