Jacobus Kapteyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jacobus Cornelius Kapteyn

Jacobus Cornelius Kapteyn. (Pentrado de Jan Veth - 1918)
Jacobus Cornelius Kapteyn. (Pentrado de Jan Veth - 1918)

Persona informo
Nomo Jacobus Cornelius Kapteyn
Dato de naskiĝo 19-a de januaro 1851
Loko de naskiĝo Barneveld
Dato de morto 18-a de junio 1922
Loko de morto Amsterdam
Okupo
Aĝo je morto 71
v  d  r
Information icon.svg

Jacobus Cornelius Kapteyn (naskiĝis la 19-an de januaro 1851 en Barneveld, mortis la 18-an de junio 1922 en Amsterdam) estis nederlanda astronomo Li aktive studiis la Laktan vojon kaj, la unua, malkovris pruvojn de la rotacio de nia Galaksio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis, de 1868, matematikon kaj fizikon en la universitato de Utrecht. De 1875, li laboris dum tri jaroj en la Observatorio de Leiden kaj poste iĝis la unua profesoro pri astronomio kaj teoria mekaniko en la Regna Universitato de Groningen, kie li restis ĝis sia emeritiĝo en 1921.

Inter 1896 kaj 1900, ne povante uzi observatorion, li laboris sur fotoj faritaj de David Gill en observatorio de Kaburbo (Sud-Afriko), kaj verkis "Cape Photographic Durchmusterung", katalogon listantan la lokalizojn kaj videblajn magnitudojn de 454 875 steloj de la suda duonglobo. Dum tiu laboro, li malkovris en 1897 stelon kun plej rapida propra movo el la konataj steloj, kiun oni nomos la Kaptejna Stelo. Nur la Barnarda Stelo, malkovrita en 1916, estas pli rapida.

En 1904, studante la stelajn proprajn movojn, li rimarkis ke la steloj povis esti klasifikitaj en du "fluoj", moviĝantaj en kontraŭaj direktoj. Pli malfrue oni konstatis ke estas la unua pruvo de la rotacio de la Lakta Vojo, kiu kondukos al la malkovro de la diferenciala rotacio far de Bertil Lindblad kaj Jan Oort.

En 1906, li proponas projekton de studo pri la disdonado de la steloj en la Lakta Vojo, nombrante la stelojn en diversaj direktoj. Tiu studo uzis la mezuron de la videbla magnitudo, la spektran klason, la radiusan rapidon kaj la propran movon de la steloj en 206 regionoj. Tiu projekto estis la unua statistika studo en astronomio kaj neprigis la kunlaboradon de pli ol 40 observatorioj.

En lia verko First attempt at a theory of the arrangement and motion of the sidereal system, publikita en 1922, li priskribas la lensan formon de nia Galaksio, al kiu li donis grandon de 40 000 lumjaroj.

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 1902 li estis premiata de la Ora Medalo de la Royal Astronomical Society, kaj li ricevis la James Craig Watson Medalon kaj la Bruce Medalon en 1913.

Lian nomon oni donis al:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]