Berneck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berneck
Blazono de Berneck
Komunumo Berneck vidita de Oberfallenberg en Dornbirn
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Rejnvalo
Koordinatoj  47° 26′ 0″ N 9° 37′ 0″ O / 47.43333 °N, 9.61667 °O / 47.43333; 9.61667 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 0″ N 9° 37′ 0″ O / 47.43333 °N, 9.61667 °O / 47.43333; 9.61667 (mapo)
Areo 5,63 km²
Alteco 405 m super marnivelo
Poŝtkodo 9442
Komunumkodo 3233
Mapo de Berneck
vdr

Pri la komunumo

Berneck estas komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3443 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Berneck situas en Rejnvalo sub la apencelaj montetoj inter la komunumoj Oberegg AI en Kantono Apencelo Interna en okcidento kaj nordokcidento, Au-Heerbrugg en oriento kaj Balgach en sudo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj setlolokoj Berneck, Hinterburg, Husen, Kalchofen, Kobel, Langmoos kaj Taa. Sur la teritorio de Berneck ankaŭ situas parto de la urbeca vilaĝo Heerbrugg.

En la komunumo fontas la rivereto Littenbach, kiu alfluas al Rheintaler Binnenkanal.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Berneck limas en nordo al Walzenhausen (AR), en oriento al Au-Heerbrugg, en sudo al Balgach, kaj en okcidento al Oberegg (AI).

Trafiko

Berneck atingeblas de la stacidomo de Heerbrugg en malmultaj minutoj per poŝtaŭtobuso kaj ankaŭ havas aliron al la svisa aŭtovojo A13 de Sankt-Margreto al Sargans. Ekzistas ankaŭ poŝtaŭtolinio al Walzenhausen kaj Heiden.

Historio

La unuaj dokumentaj mencioj datiĝas el la jaro 892 kiel Farniwang kiam estis fondita la preĝejo Unserer lieben Frau [en Esperanto: De Nia Kara Dipatrino] kaj 1210 kiel Bernanc. Dum mezepoko Berneck apartenis al la Princabatejo Sankt-Galo. La komunumo estis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 parto de la voktodistrikto Rejnvalo. Post la fino de la Helveta Respubliko en 1803 Berneck estis fondita kiel propra politika komunumo en la nove kreita Kantono Sankt-Galo. Dum la unuaj du jaroj ankaŭ Au SG kaj Monstein estis partoj de Berneck. Tiuj du municipoj eksiĝis de la komunuma unio kun Berneck en la jaro 1805 kaj farigixis sendependa komunumo.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto