Eichberg SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg - La mallongigo SG en Eichberg SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Eichberg.

Eichberg
Blazono de Eichberg
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Rejnvalo
Koordinatoj  47°21′0″N 9°32′0″O  /  47.35°N, 9.53333°O / 47.35; 9.53333 (Eichberg SG)Koordinatoj: 47°21′0″N 9°32′0″O  /  47.35°N, 9.53333°O / 47.35; 9.53333 (Eichberg SG)
Nombro de enloĝantoj 1379
Areo 5,43 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 9453
Komunumkodo 3252
Mapo de Eichberg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Eichberg estas komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1358 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreksi ĝis decembro 2009 modeste al 1379.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eichberg situas en la Rejnvalo ĉe la piedo de la monto Hirschberg inter Oberriet SG kaj Altstätten SG. Al la komunumo apartenas la municipoj Eichberg kaj Hinterforst. En sudokcidento Eichberg limas al la komunumo Gais en Kantono Apencelo Ekstera, en nordokcidento al Rüte en Kantono Apencelo Interna, en nordo kaj oriento al Altstätten SG kaj en sudo al Oberriet SG.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Eichberg limas en nordo kaj oriento al Altstätten, en sudo al Oberriet, en sudokcidento al Rüte (AI) kaj en nordokcidento al Gais (AR).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Eichberg estas konektita per poŝtaŭtolinio al la publika transportreto. La veturado de la poŝtoficejo de Eichberg ĝis la stacidomo de Altstätten SG daŭras 34 minutojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio de loko sur la teritorio de la hodiaŭ komunumo Eichberg okazis en dokumento, kiu datiĝas el la jaro 891, sub la nomo Hermentines, aliaj mencioj okazis en 1282 kiel Aichilberch kaj en 1290 kiel Aitberge.

Okaze de la fondiĝo de Kantono Sankt-Galo en la jaro 1803 Eichberg unue fariĝis parto de la komunumo Oberreit sed ankoraŭ samjare kun la municipoj Unter-Chobelwies kaj Hard fariĝis propra politika komunumo. En la jaro 1833 la du menciitaj setlejoj estis integritaj al Altstätten respektive Oberriet SG.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]