Bernhard Strasser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
monaĥejo en Metten, kie Strasser iĝis elektis la ordenan vivon en 1919 aŭ 1920

Bernhard STRASSER (naskiĝinta Paul Strasser la 21-an de marto 1895 en Bad Windsheim, mortinta la 11-an de majo 1981 en Norfolk/Nebraska,) estis germana benediktano kaj publicisto. Liaj fratoj estis la politikistoj Gregor Strasser kaj Otto Strasser.

Vivo[redakti | redakti fonton]

en la aĝo de 2 jaroj; dekstre la frato Gregor

Estante filo de ŝtatoficisto li soldatis inter 1915 kaj 1918 en la Unua mondmilito. Post hejmenreveno li iĝis frokulo (en 1919 aŭ 1920) ĉe la monaĥoj de Metten; la sekvintajn jarojn li teologoin ĉe Munkeno kaj Würzburg. Post ordinacio en 1923 li animzorgantis de 1924 en paroĥoj estantaj sub la klostro responso kaj estris la internejon de la monaĥejo.

Pri la politikaj agadoj de la fratoj Gregor kaj Otto - kiuj ĝis la fruaj 1930 jaroj nombriĝis inter la plej gravaj personoj de NSDAP - li ne tro interesiĝis. Tamen li estis post 1945 altvalora atestanto por historiistoj pri la komencoj de naziismo. Post murdo de frato Gregor en 1934 dum la nokto de la longaj tranĉiloj kaj eksiliĝo de frato Otto en majo 1933, li mem fuĝis en 1935 disde Germanujo. Antaŭe estis avertoj ke la kaŝpolicanoj de Gestapo interesiĝos ankaŭ pri li: ne klaras ĉu pro nura parenceco al Otto Strasser aŭ pro profesiaj agadoj animzorgadaj. Eble la klerikar-malŝatanta urbestro de Aufhausen, Franz Xaver Froschhammer, estis denuncanto.[1] Post mallongaj restadoj en Aŭstrujo, Svislando kaj Franclando li iris en abatejon en Luksemburgo. Post eksplodo de la Dua mondmilito li iris al Francujo; post la okupiĝo fare de Wehrmacht kaj post arestiĝo en Le Havre pro laŭdira ŝpionado fare de francaj aŭtoritatoj - li fuĝis al Portugalujo. Tie li helpis la fraton Otto kaŝe vivantan trovi protekton en monaĥejo. Disde Portugalujo Bernhard Strasser pluvojaĝis en 1940 al Usono.

De la polico de Naziisma Germanio Bernhard Strasser taksiĝis grava persono nepre malliberigota tiel ke en printempo 1940 RSHA de Reinhard Heydrich metis lin sur speciala persekutada listo post enmarŝo de Wehrmacht en la Unuiĝintan Reĝolandon.[2]

En Usono Strasser ĝis 1950 instruistis en la Johano-klostro de Collegeville en Minesoto antaŭ iĝis paroĥestro je Primrose (1950–1963) kaj ĉe Henriko-kirko de Howe/Nebrasko) (1963–1968). Poste li estis ĝismorte privata animozorganto en la hejmo St. Joseph’s Nursing Home de Norfolk.

Baldaŭ post 1945 li sensukcese helpis disde Usono al la frato Otto, fondi katolikan popolpartion en Okcidenta Germanio.[3] Germanujo li publikigis rememorojn pri siaj fratoj kaj flegis leterinterŝangon ekz. kun Heinrich Brüning[4] aŭ la historiisto Udo Kissenkoetter.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Beichte gut!. Metten 1932
  • Gregor und Otto Straßer. München 1954. (Nova eldono 1965 sub la titolo Gregor und Otto Strasser. Kurze Darstellung ihrer Persönlichkeit und ihres Wollens) (teksto de la anglalingva manuskripto)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "Ein Leben im Schatten der Sippenhaft. P. Bernhard Strasser, der Bruder von Gregor Strasser, 70 Jahre alt", che: Straubinger Tagblatt, 21.3.1965
  • Michael Kaufmann: Memento mori. Zum Gedenken an die verstorbenen Konventualen der Benediktinerabtei Metten seit der Wiedererrichtung 1830 (=Entwicklungsgeschichte der Benediktinerabtei Metten, 5), Metten 2008, p. 434-435

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rudolf Neumaier: "Karl Valentins Heldentat." - Ĉe: SZ, 9.4.2013
  2. Imperia Nilita Muzeo de Londono.
  3. Robert Edgar Cazden: The Free German and Free Austrian Press and Booktrade in the United States, 1965, p. 50.
  4. John Hellman: The Communitarian Third Way. Alexandre Marc's Ordre Nouveau, 1930–2000, 2002, p. 58.