Otto Strasser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Strasser
Persona informo
Naskonomo Otto Johann Maximilian Strasser
Naskiĝo 14-an de septembro 1897 (1897-09-14)
en Bad Windsheim, Meza Frankonio,  Germana Imperiestra Regno
Morto 27-an de aŭgusto 1974 (1974-08-27) (76-jaraĝa)
en Munkeno, Supra Bavario,  Okcidenta Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitato
Familio
Frat(in)o Gregor Strasser
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikistoverkisto
vdr
Otto Strasser en 1932; pentris Emil Stumpp

Otto Johann Maximilian STRASSER (naskiĝinta la 10-an de septembro 1897 en Bad Windsheim, mortinta la 27-an de aŭgusto 1974 en Munkeno) estis germana politikisto. Li pseŭdonime aperis kiel Otto Bostrum, Ulrich von Hutten, Michael Geismaier kaj sub la mallongigoj D. G. kaj G. D. Post mallonga partianeco ĉe SPD li estis ano de NSDAP inter 1925 kaj 1930 kaj de la dekstra etpartio Deutsch-Soziale Union inter 1956 kaj 1962. Inter 1931 kaj 1938 li gvidis la politikan batalgrupon "Schwarze Front". De tri edzinoj li havis du filojn. Gregor Strasser (politikisto) kaj Paul Strasser (monaĥo) estis fratoj liaj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de juristo li studis post soldatado ĉe Unua mondmilito de 1919 nacian ekonomion en Berlino, i.a. ĉe Werner Sombart. Samjare li iĝis membro de SPD kaj fondis la socialdemokratian porveteranan klubon Akademischer Kriegsteilnehmerverband. Li ankaŭ kunlaboris ĉe la partiorgano "Vorwärts“. Dum la puĉo de Kapp en 1920 li komandis trupojn fidelajn al la registaro kaj apogis la Ruhr-ribelon. Post kiam SPD rompis la kontrakton faritan en Bielefeld kun la ribelemoj, pro premo fare de Reichswehr, Strasser eksmembriĝis ĉe la socialdemokratoj.

En 1921 li doktoriĝis pri politika scienco en Würzburg per studo pri sukerbetoj. La doktorecon li perdis en 1938 kun perdo de la ŝtataneco; de 1947 li ree rajtis titoliĝi doktoro). Sekve li deĵoris kiel staĝanto en la Regna ministerio pri nutrado sub Andreas Hermes (de Zentrumspartei). En 1922 Strasser iĝis liberprofesiulo kaj ekkonsiladis alkoholfabrikanton berlinan. Post kiam la frato Gregor ekparlamentanis en Bavarujo en printempo 1924, li ekfavoris la etnian dekstran partiaron. De novembro 1924 Otto verkis 23 artikolojn kun naciemaj pensoj - sub la pseŭdonimo Ulrich von Hutten - por la taggazeto "Kurier für Niederbayern". En la 20.11.1925 li ekanis ĉe NSDAP (partiana numero 23.918).

De 1925/26 li publiciste helpis la fraton Gregor plifortigi naziismajn strukturojn en Norda kaj Okcidenta Germanujo. Iliaj ideoj laŭ Rudolf Jung pri vere tutnacia socialismo estis propagandataj pere de en 1926 fondita eldonejo "Kampf-Verlag" en Berlino. Ĝi eldonis la semajngazetojn "Der nationale Sozialist" kaj "Berliner Arbeiterzeitung" kun regionaj eldonoj en kvanto de 25 miloj da ekzempleroj; krome 1000 ekzemplerojn de "Nationalsozialistische Briefe". En 1929 la eldonejo akiris la en Palatinato aperantan taggazeton "Die Faust", kiu kunfandiĝis en 1930 kun "Rheinisch-Westfälische Arbeiterzeitung". De 1929/30 la periodaĵoj "Der nationale Sozialist" kaj "Berliner Arbeiterzeitung" iĝis ĵurnaloj. Kun "Die Faust" ili atingis eldonkvanton de ne tute cent miloj.

Strasser fakte ĉefredaktistis ĉion en la menciita eldonejo. Lia artikolo de la 1.8.1929 ĉe "Nationalsozialistische Briefe" titoliĝis Die 14 Thesen der Deutschen Revolution kaj postulis radikalan antisemitismon. De 1929/30 Strasser kaj lia eldonejo pli kaj pli malkonsentis kun la berlina goviestro Joseph Goebbels kiu nomis la ideojn de Strasser salonbolŝevismo kaj fantazian radikalaĵon elpensitan skribtable. En 1930 Strasser antaŭvenis partian forpelon kaj, sub la frapfrazo ke forlasas la partion la socialistoj, li mem kun pli ol 20 sampensantoj foriris el la sino de NSDAP.

Kun ili (ekz. Bruno Ernst Buchrucker) li fondis malmultajn semajnojn pli malfrue la klubon "Kampfgemeinschaft Revolutionärer Nationalsozialisten" por allogi iamajn komunistojn kaj naziojn malkontentajn pri Hitler kaj Gregor Strasser. En septembro 1931 fondiĝis "Schwarze Front" kiun financis la iama gvidanto de liberaj korpusoj Hermann Ehrhardt; ĝin malpermesis la nazioj en la 15.2.1933. Perdinte la ŝtatanecon en 1934 li elmigris tra Vieno Pragon de kie li strebis unuigi la kvin centojn da ankoraŭ en Germanujo estantaj anoj de "Schwarze Front". De Gestapo li taksiĝis ĉefo de granda konspiroreto - tio ŝuldiĝis verŝajne al la ekscesa publikigado de Strasser kies agoj vere ne multon efikis. En oktobro 1938 li fuĝis tra Francujo, Svislando, Hispanujo, Portugalujo kaj Bermudo al Kanado (1941). Ĉi tie li iniciatis la movadon "Free German Movement" por arma batalado kontraŭ la nacisocialisma registaro; rekrutiĝis ekstere de Germanujo vivantaj germanoj. Pro ke statute daŭris kontraŭjudismo, la Aliancanoj rifuzis oficialan agnoskon.

Post 1945 ĝi ĉesis sed tri jarojn poste estiĝis la ligo "Bund für Deutschlands Erneuerung" kiu jesis la revenon al kristanaj radikoj kaj la kreon de parlamenton laŭ klasoj. En 1954 li regajnis la germanan civitanecon kaj en 1955 Strasser revenis patrujen kie li fondis en 1956 la maldekstran-ekstremisman kaj kontraŭparlamentan partion "Deutsch-Soziale Union" (DSU). Ĝismorte li aktivis publiciste.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Entwicklung und Bedeutung der deutschen Zuckerrübensamenzucht, disertacio, Würzburg 1922;
  • Der Sowjetstern geht unter, 1929
  • Ministersessel oder Revolution?, 1930
  • Aufbau des deutschen Sozialismus, 1932
  • Gregor Straßer, 1933 (pseŭdonimo M. Geismaier)
  • Die deutsche Bartholomäusnacht, 1934
  • Wohin treibt Hitler?, 1937
  • Europa von morgen. Das Ziel Masaryks, 1939
  • Hitler und ich, 1940
  • Deutschlands Erneuerung, 1946
  • Exil, 1958
  • Der Faschismus. Geschichte und Gefahr, 1965
  • Hitler II ante portas, 1967
  • Mein Kampf, 1969

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Abendroth: Das Problem der Widerstandstätigkeit der „Schwarzen Front“. (PDF; 477 kB) Ĉe: Vierteljahrshefte für Zeitgeschichte. Jahrgang 8, Heft 2, München 1960, p. 181–187.
  • Wilhelm Grabe: Otto Strasser. Ĉe: John M. Spalek, Konrad Feilchenfeldt, Sandra H. Hawrylchak (eld.): Deutschsprachige Exilliteratur seit 1933. Band 3: USA, Teil 2. Bern 2001, p. 502–536.
  • Reinhard Kühnl: Die nationalsozialistische Linke 1925–1930. Hain, Meisenheim am Glan 1966, ISBN 3-445-10503-0.
  • Patrick Moreau: Nationalsozialismus von links: die „Kampfgemeinschaft Revolutionärer Nationalsozialisten“ und die „Schwarze Front“ Otto Straßers, 1930–1935. Oldenbourg, Stuttgart 1985, ISBN 3-421-06192-0.
  • Karl Otto Paetel: Otto Strasser und die „Schwarze Front“ des „wahren Nationalsozialismus“. Ĉe: Politische Studien. Zweimonatsschrift für Politik und Zeitgeschehen. Band 8. Hanns-Seidel-Stiftung, München 1957, p. 269–281.
  • Otto-Ernst Schüddekopf: Linke Leute von rechts. Die nationalrevolutionären Minderheiten und der Kommunismus in der Weimarer Republik. Kohlhammer, Stuttgart 1960
  • Stefan Wannenwetsch: Unorthodoxe Sozialisten. Zu den Sozialismuskonzeptionen der Gruppe um Otto Straßer und des Internationalen Sozialistischen Kampfbundes in der Weimarer Republik (= Moderne Geschichte und Politik, Band 23). Peter Lang, Frankfurt am Main 2010, ISBN 3-631-61374-1.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Nolzen, Armin: "Straßer, Otto". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 25 (2013), p. 479-481 (tie ĉi interrete)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]