Bhadravati (Karnatako)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bhadravati
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 577301
Demografio
Geografio
Geografia situo 13° 50′ N, 75° 42′ O (mapo)13.8475.702Koordinatoj: 13° 50′ N, 75° 42′ O (mapo) [+]
Alto 597 m [+]
Areo 67,0536 km² (6 705 .36 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Bhadravati (Karnatako)
Bhadravati (Karnatako)
DEC
Bhadravati
Bhadravati
Situo de Bhadravati
Bhadravati (Barato)
Bhadravati (Barato)
DEC
Bhadravati
Bhadravati
Situo de Bhadravati

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bhadravathi, Karnataka [+]
vdr

Bhadravati,Bhadravathi laŭ kanara lingvo ಭದ್ರಾವತಿ estas industria urbego en distrikto Ŝivamogga en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. Bhadravati derivas sian nomon de rivero Bhadra, kiu fluas ĝuste ĉi tie.

Templo en Bhadravati

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bhadravati situas laŭ rivero Bhadra en centra parto de la subŝtato, en sudorienta angulo de la distrikto en alteco 597 metrojn super la marnivelo ĉe Okcidentaj Ghatoj. Distrikta sidejo Ŝivamogga troviĝas 17, Ĉikkamagaluru 59, Davangere 73, Ĉitradurga 87, Hassan (Barato) 105, havenurbo Mangaloro 142, Tumakuru 161, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 225, Mumbajo 648, Kolkato 1652, tutlanda ĉefurbo Delhio 1653 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 populacio de Bhadravati estis 151 102, laŭ alia informo 160 392. En la 1990-aj jaroj la loĝantaro atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil). La legpovo estas 86%.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pli fruaj loknomoj estis Benki Pattana kaj Benkipura. En la 13-a jarcento oni konstruis templon (nun videblan en koro de la urbego). La industria karaktro venis pro ferercoj trovitaj en la montaro, krome oni produktis paperojn ekde 1936.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bhadravati havas du gravajn fabrikojn kiuj okupas grandan parton el la urbo. Ĉe la rivero akvomuelejoj funkciis, ili muelis la ercojn. La paperproduktado same ne malhavas la akvon.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa lingvo estas la kanara lingvo kiel oficiala lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefreligio estas hinduismo (77%), poste sekvas islamismo (17%), kristanismo (5%). Ĝajnismo, sikismo kaj budhismo formas malgrandajn minoritatojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Bhadravati jare pluvas averaĝe po 950 mm. La averaĝa temperaturo varias somere inter 25-37 °C, vintre inter 20-30 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Bhadravati kuras 4 gravaj vojoj. La fervoja linio venas el Ŝivamogga kaj pluiras al Hassan, respektive Tumakuru. La plej proksimaj flughavenoj funkcias fore en Mangaloro kaj Hubli.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans