Ŝivamogga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝivamogga
municipo
Administrado
Poŝtkodo 577201
Demografio
Geografio
Geografia situo 13° 55′ N, 75° 34′ O (mapo)13.916775.5667Koordinatoj: 13° 55′ N, 75° 34′ O (mapo) [+]
Alto 569 m [+]
Areo 70,01 km² (7 001 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ŝivamogga (Karnatako)
Ŝivamogga (Karnatako)
DEC
Ŝivamogga
Ŝivamogga
Situo de Ŝivamogga
Ŝivamogga (Barato)
Ŝivamogga (Barato)
DEC
Ŝivamogga
Ŝivamogga
Situo de Ŝivamogga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shimoga [+]
vdr

Ŝivamogga, laŭ kanara lingvo ಶಿವಮೊಗ್ಗ estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Ŝivamogga en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La loknomo estis Ŝimoga ĝis 2014.

Palaco en Ŝivamogga

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ŝivamogga situas sur altebenaĵo laŭ rivero en centro de la subŝtato en alteco 569 metrojn de la marnivelo. Bhadravati (Karnatako) troviĝas 17, Davangere 69, Ĉikkamagaluru 72, Ĉitradurga 94, Batkal kun marbordo 111, Hubli-Dharwad 164, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 241,Mumbajo 632, tutlanda ĉefurbo Delhio 1643, Kolkato 1656 kilometrojn (aere) [1].

Aŭtobusa stacidomo

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 populacio de Ŝivamogga estis 322 650. La legopovo estas 79%.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko apartenis al imperio de Aŝoko, baldaŭ al pluraj aliaj imperioj. Dum la rezista movado Mahatma Gandhi vizitis la lokon por instigi la batalon por nacia libereco.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭaĵo de Ŝivamogga estas agrikultura. Oni kultivas plurajn nuksojn, rizojn, kokosojn. Apud la estonta flughaveno estis konstruita informteknologia parko.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Ŝivamogga du stacidomoj funkcias. La urbego estas voja nodo, kuras vojoj al ĉiuj direktoj. 2 pontoj helpas la urban trafikon. Enlanda flughaveno estas konstruata, la internacia funkcias en Mangaloro.

Eduko kaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Ŝivamogga la plej altnivela eduko okazas en la universitato, tamen je distanco de 20 km.

La ĉefaj lingvoj en 2011 estis kanara lingvo (kiel oficiala lingvo) (85%), la urduo estas minoritata lingvo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ŝivamogga jare pluvas averaĝe po 731 mm. Inter junio-oktobro pli ofte pluvas, en januaro kaj februaro praktika ne pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 31 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans