Biŝarenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La biŝarenoj estas sunaa muslima tribo de la etno bejaoj en la orienta parto de la Nubia dezerto en Sudano. Ili vivas en Atbai inter la rivero Nilo kaj la Ruĝa Maro, norde de la amararoj kaj sude de la ababdaoj. La biŝarenoj estas proksimume 42.000 homoj.

La biŝarenoj bredas brutojn: kamelojn, ŝafojn, kaprojn, bubalojn kaj bovojn. La biŝarenoj loĝantaj laŭlonge de la Nilo estas agristoj; ili plantas kotonon, sukerkanon, grenon, durumon, tritikon, sezamon, fruktojn kaj legomojn kaj ili bredas kortbirdojn.

Eksteraj ligiloj