Birdorezervejo Kundakulam

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Birdorezervejo Kundakulam aŭ en angla Koonthankulam Bird Sanctuary aŭ Kunthankulam estas protektita areo de 1.2933 km² deklarita rezervejo en 1994. Ĝi apudas la etan vilaĝon de Koonthankulam aŭ Kundakulam en Nanguneri Taluk de la Distrikto Tirunelveli, Tamilnado, Barato. Ĝi estas ĝuste je 38 km for el Tirunelveli (urbo ĉe la bordoj de la rivero Tambaraparani). Ĝi enhavas la akvorezervejojn de Koonthankulam kaj Kadankulam, konvene ligataj de ŝoseeto. Tiu estas la plej granda rezservejo por reproduktado de akvobirdoj en Suda Barato. Internacia nomo estas la jena: Kunthangulam Bird Sanctuary, GBA Kodo: IN269, Kriterioj: A1, A4i.[1]

Komunuma engaĝiĝo

Tiu unika Birdorezervejo estas aktive protektita kaj administrata de la vilaĝa komunum de Koonthankulam. La lokanoj ege interesiĝas en protektado de tiu Birdorezervejo kaj ili kunvivas en totala armonio kaj simbiozo. Birdj kiuj venas al la kortoj de la vilaĝanoj estas arde protektitaj kaj konsiderataj kiel sortoportantoj. La birdofekaĵoj kaj la ŝlimo el la akvorezervejoj estas kolektita de la vilaĝanoj somere kaj uata kiel sterko por ties kampoj. Ĉiuj vilaĝanoj protektas la birdojn, ties nestojn kaj idojn. Falitaj idoj estas zorgataj en zorgejo ĝis ili povas flugi de si mem. Ĝeninto de nesto estas punita per senharigo de ties kapo, aŭ per publika procesio sur azeno. La barata festivalo Divali ne estas celebrata tie ĉar la sono de la festo forpelus la birdojn. Interpretejo, gvattoturo, porinfana parko kaj dormejo estas malfermaj al la publika uzado tra la tuta jaro.

Faŭno

Pli ol 43 specioj de loĝantaj kaj migrantaj akvobirdoj vizitas la lokon ĉiujare. Pli ol 100,000 migrantaj birdoj ekvenas decembre kaj forflugas al nordaj hejmoj junie aŭ julie post ovodemetado, eloviĝo kaj maturiĝo de junuloj kiuj flugas kun la aĝuloj.

La jenaj migrantaj birdoj vizitas tiun areon el diversaj landoj.

Hinda ansero

Notoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. BirdLife International Kunthangulam Bird Sanctuary
  2. Tamil Nadu Forest Dept.Koothankulam Bird Sanctuary