Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Loko Bjalistoko
Ekde 1988
Organizanto Bjalistoka Esperanto-Societo
Oficiala retejo espero.bialystok.pl/eo
vdr

Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, BZT (pole Białostockie Dni Zamenhofa, BDZ) estas ĉiujara Esperanto-renkontiĝo okazanta en Bjalistoko en semajnfino antaŭ aŭ inkluzive de la 15-a de decembro, la naskiĝtago de L.L. Zamenhof. Ĝia ĉeforganizanto estas Bjalistoka Esperanto-Societo, krome – Bjalistoka Kulturcentro, Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki kaj aliaj.

Kutime en la programo troviĝas interalie: resumo de la literatura konkurso Esperanto ligas homojn, flormetado al la Zamenhof-monumento, katolika meso, naskiĝtaga kuko de Ludoviko, koncertoj de lokaj kaj eksterlandaj muzikistoj, ekskurso en Podlaĥio, vesperaj amikaj rondoj kaj prelegoj[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj[redakti | redakti fonton]

9-a11-a de decembro 2022. En la programo:

22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj[redakti | redakti fonton]

9-a12-a de decembro 2021, okaze de la 30-jariĝo de BES.

21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj[redakti | redakti fonton]

11-a11-a de decembro 2020, okazis rete pro la pandemio.

  • Resumo de la 10-a literatura konkurso Pandemio: neĉiutaga ĉiutageco
  • Prelegoj kaj prezentoj:
    • Lingvo kontraŭ malamo. Esperanto 1887–2020 – Jeremi Galdamez
    • Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero – Zosia Dzierżawska
    • Esperantaj Tagoj de Krakovo en la tempo de kronvirusoAdam Wilkus
    • Aktiveco de Eŭropa Centro de Interkultura EdukadoMałgorzata Komarnicka
    • Novkristanoj en norda PortugalioAlexandra Paz
    • Volontulado en Tuluzo
    • Bjalistoko en la 19-a kaj 20-a jarcentoj en la kunteksto de multkulturecoNina Pietuchowska
    • Universitata instruado de Esperanto kaj Interlingvistika SimpozioIlona Koutny
    • Filmo pri Perkuno. Esperanto sur la strando en SopotoJagoda Greger
    • Lernolibro Pri kio temas?Szilva Szabolcs
    • Muzikaj konkursoj de Silezia Esperanto-Asocio
    • Historio de la Esperanta movado en ĈinioRafał Darasz
    • Projektoj de Erasmus+ en la Esperanto-movado
  • Kvizo pri lingvoj de la mondo – Ines Kahin
  • Prezento de Esperantisto de la Jaro 2020
  • Koncertoj: Frey-Lech Trio, Młoda FolkKREW kaj Uku-Donaco Bjalistoko; Kajto; Tim Gallego
  • Virtuala ekskurso al Supraśl
  • Trejnado de trejnistoj[5]

20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj[redakti | redakti fonton]

13-a15-a de decembro 2019, okazis rete pro la pandemio. En la jaro 2019 estis diversaj datrevenoj, kiujn la programo tuŝis: la 100-a datreveno de kiam la straton Verda en Bjalistoko oni nomis Zamenhofa, la 160-a naskiĝdatreveno de L.L. Zamenhof kaj la 200-a naskiĝtago de Stanisław Moniuszko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]