Blankakrona enanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blankakrona nigra enanto)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakrona enanto
Blankakrona enanto
Blankakrona enanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. leucopyga
Oenanthe leucopyga
(Brehm, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Oenanthe leucopyga aegra - MHNT

La Blankakrona enanto, aŭ Blankakrona nigra enanto, Oenanthe leucopyga, estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas specio el Mezoriento.

Kvankam plej parto de enantospecioj havas distingajn masklajn kaj inajn plumarojn, plenkreskuloj de ambaŭ seksoj de tiu specio estas nigraj escepte la blankaj pugo, subpugo kaj vosto. Plenkreskuloj havas blankan kronon ege kontrastan kun la nigrega resto de la korpo, sed ne junuloj. Ankaŭ beko kaj kruroj estas nigraj.

La simila Nigra enanto, Oenanthe leucura, reproduktiĝas ankaŭ en la okcidenta parto de la teritorio de la Blankakrona enanto, sed tiu havas nigran renversitan T en la blanka vosto, dum la Blankakrona enanto havas nur nigran centron en vosto. Krome la Nigra enanto neniam havas blankan kronon.

La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2]. La latina scienca nomo por la specio nome O. leucopyga estas latinigitaj vortoj el la antikva greka kie “leŭko” signifas “blanka” dum “pigo” signifas “pugo”, tamen tiu nomigo ne bone taŭgas por nomigi specion de enanto, ĉar granda parto de specioj havas tiun blankan pugon kiel karaktero de la specio. Pro tio la aludo al la blanka krono kiu vere diferencigas la specion, ĉar estas la ununura kiu havas preskaŭ nur tiun blankan parton.

Tiu granda 17–18 cm longa enanto reproduktiĝas en ŝtonaj dezertoj el Saharo kaj Arabio tra Irako. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj, sed foje estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo tiom for kiom ĝis Britio. Ili nestumas en fendoj de rokoj aŭ muroj; la ino demetas 3-5 ovojn.

Tiu specio ĉefe manĝas insektojn. Tiu enanto havas laŭtan kanton, pli varian ol tiuj de plej parto de ĝiaj parencoj kaj ofte inkludas imitadon.

Blankakrona enanto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
  2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.