Blankgorĝa arbalciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankgorĝa arbalciono
Blankgorĝa arbalciono
Blankgorĝa arbalciono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Halcionedoj Halcyonidae
Genro: Halcyon
Specio: H. smyrnensis
Halcyon smyrnensis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Halcyon capensis

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankgorĝa arbalciono, Halcyon smyrnensis, konata ankaŭ kiel Blankbrusta arbalcionoSmirna arbalciono, estas arbalciono, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon, kukabaraojn kaj aliajn arbalcionojn.

Tiu ĉi specio estas amplekse distribuita en suda Azio el Turkio oriente al Filipinoj. Tiu arbalciono estas esence loĝanto en multe de sia teritorio, krom sezonaj movoj.

Ĉe Hodal en Faridabad, distrikto de Harjano, Barato.

La unua nomo estas preferinda, ĉar la geografia nomo estas tro mallarĝa por tiu disvastigita birdo, kaj la orienta raso ne havas blankan bruston.

Temas pri granda arbalciono, 28 cm longa. La plenkreskulo havas brilbluajn dorson, flugilojn kaj voston. La kapo, ŝultroj, flankoj kaj malalta ventro estas brunaj kaj la gorĝo kaj brusto estas kontraste blankaj, de kie venas la du nomojn. Estas kvar rasoj diferencaj ĉefe en nuancoj de la plumaro, sed H. s. gularis de Filipinoj havas blankajn nur la kolon kaj gorĝon. La flugo de la Blankgorĝa arbalciono estas rapida kaj rekta, kun bruo de la mallongaj kaj rondoformaj flugiloj. La granda kaj fortika beko kaj kruroj estas brilruĝaj.

Dumfluge, estas videblaj grandaj blankaj makuloj en la blunigraj flugiloj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkolora versio de plenkreskulo. La voĉo de tiu bruema arbalciono estas ridema ĉeik-eik-eik-eik-eik.

La Blankgorĝa arbalciono estas komuna specio de vario de habitatoj kun kelkaj arboj, kaj ties teritorio ampleksiĝas. Ĝi ripozas videblege sur kabloj aŭ aliaj nekaŝitaj ripozejoj en ties teritorio, kaj estas ofta vidaĵo en suda Azio. Tiu specio ĉefe ĉasas grandajn insektojn, rodulojn, serpentojn, fiŝojn kaj ranojn. Oni kredas, ke ili manĝas ankaŭ migrantajn paserinajn birdojn kiel filoskopojn kiam la oportuno aperas.

La Blankgorĝa arbalciono havas rimarkindan montroceremonion en kiu la flugiloj malfermiĝas por montri la blankajn makulojn. La nesto estas 50 cm longa tunelo en tera riverbordo. La ino demetas unufoje po 4-7 rondoformajn blankajn ovojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]