Blender (programo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blender
Blender 2.62 linux.png
Blender 2.62
Programisto: Vikio de Blender por programistoj
Lasta stabila versio: 2.63 (27-a de aprilo 2012)
Operaciumo: FreeBSD, Linukso, OS X, SGI Irix, Solaris, Vindozo
Programtipo: 3dimensia grafiko
Licenco: GPL (libera programaro)
TTT-ejo: www.blender.org
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Blender estas programo por 3-dimensia modelado. Ĝi enhavas ilojn por modeli, animacii, rastrumigi, krei filmojn kaj komputilajn ludojn. La programo estas libera programo kaj eblas disvastigi ĝin laŭ kondiĉoj de Publika permesilo de GNU.

Unua menciinda kvalito de Blender estas malgranda amplekso. Post instalado Blender okupiĝas ĉirkaŭ 10 mb, sed tio ne signifas, ke la programo estas simpla aŭ malmultfunkcia.

[redakti] Eblecoj

  • Geometriaj formoj: plurangulaj modeloj, sistemo de rapida modelado per multfoja divido de surfaco, kurboj de Bézier, NURBS-surfacoj, metagloboj, vektoraj tiparoj ktp.
  • Universalaj mekanismoj de rastrumado kaj subteno de YafRay-rastrumigilo.
  • Animaciiloj: armatura (skeleto) kaj reta deformado, ŝlosil-framoj, nelineara animaciado, tempolinio, vertica ŝarĝado, premado, dinamiko de molaj objektoj, dinamiko de likvaĵoj, dinamiko de duraj objektoj, interago de objektoj, sistemo por modeli hararon per partikloj.
  • Python estas interna skripta lingvo kaj vi povas krei per ĝi novajn ilojn por Blender kaj komputilajn ludojn.
  • Sistemo por krei filmetojn kaj regi sonon.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj