Bleri Lleshi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bleri Lleshi
Persona informo
Bleri Lleshi
Naskiĝo 1-an de januaro 1981 (1981-01-01) (43-jaraĝa)
en Albanio
Lingvoj nederlandaalbana vd
Ŝtataneco Albanio vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Blerim Gjonpalaj, pli bona konata sub lia verkista nomo Bleri Lleshi, estas albana filozofo, esploristo, aktivulo, dj kaj verkisto loĝanta en Bruselo. Liaj esploroj fokusas sur temoj kiel malegaleco, novliberalismo, junularo, migrado, identecoj kaj ekstremismo.[1][2][3]

Bleri Lleshi (Blerim Gjonpalaj)
Bleri Lleshi (Blerim Gjonpalaj)

Lleshi naskiĝis en 1981 en Albanio.[2] Li verkas por diversaj belgaj amaskomunikiloj kiel De Morgen kaj MO*, sed ankaŭ por anglalingvaj komunikiloj kiel EUObserver[4] kaj The Brussels Times (la bruselaj tempoj).[5][6]

Lleshi partoprenis en konferencoj, debatoj kaj amaskomunikilaro kiel Euronews, BBC, Channel4, ktp.[7][8] En 2014, li estis konsiderita kiel unu el la plej influaj enmigrintoj en Belgio.[9] Lleshi estas lekciisto ĉe la franclingva katolika universitato (UCLL) en Louvain-la-Neuve.

Arta projekto kiel DĴ Bruselo[redakti | redakti fonton]

Lleshi havas ankaŭ arteman projekton kiel diskĵokeo. Lia artista nomo "Bruselo" estas en Esperanto pro tio ke ĝi estas lingvo kiu konsistas el diversaj lingvoj kaj ĉar diverseco gravas. Kiel DĴ li ludas muzikon el la tuta la mondo, de balkanaj kaj braziloj sonoj al kumbjoafrobitosukuso, turka arabesko, hiphopodancehall, ĝangalo kaj regeo. Li estas ankaŭ la organizanto kaj hejma DĴ de Groovalicious, ĉiumonata evento en Bruselo dum kiu spekteblas dokumenta filmo kun debato kaj poste dancfesto. Li havas ankaŭ lian propran radian rezulton sur radiostacio "FM Brussel".

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • (nl) Liefde in tijden van angst (amo en temoj de timo), EPO, 2016,[10]
  • (nl) De neoliberale strafstaat (La neoliberala punŝtato), EPO, 2014. ISBN 9789491297496.[11]
  • (nl + fr) Brieven uit Brussel / Lettres de Bruxelles · Jongeren aan het woord / Les jeunes prennent la parole (Leteroj el Bruselo · Junularo parolas), kiel eldonisto, EPO, 2013. ISBN 9789491297533.[12]
  • (nl) Identiteit en interculturaliteit. Identiteitsconstructie bij jongeren in Brussel (Identeco kaj multkultureco. Identeckonstruo inter gejunuloj en Bruselo), Vubpress 2010, kiel kun-aŭtoro kun Marc Van den Bosche. ISBN 9789054878766.[13]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Groovalicious

(video) Groovalicious

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brussels on strike: Rich city, poor citizens. EUObserver (2014-12-25).
  2. 2,0 2,1 A man with a love and passion for Brussels. Flanders News.be (2015-05-29).
  3. Is socio-economic deprivation the root of radicalisation?. Channel4 (2015-01-16).
  4. Life or death: entering fortress Europe. EUObserver (2015-02-24).
  5. Filosoof, politicoloog & auteur (Dutch). MO*.
  6. Bleri Lleshi. Brussels Times. Arkivita el la originalo je 2015-11-24. Alirita 2016-11-25.
  7. Turning the tide: Europe’s drive against Islamic radicalisation under scrutiny. Euronews (2015-02-05).
  8. The other side of Molenbeek. BBC (2015-11-17).
  9. (in Dutch) DE 25, Knack.be, 2014-01-22, archived from the original on 2014-09-07, https://web.archive.org/web/20140907191116/http://meryamekitir.be/media/uploads/articles/Knack_25invloedrijkste_allochtone.pdf, retrieved 2016-11-25  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-09-07. Alirita 2016-11-25.
  10. Liefde in tijden van angst. Arkivita el la originalo je 2016-12-11. Alirita 2016-11-25.
  11. De neoliberale strafstaat Bleri Lleshi. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-11-25.
  12. Brieven uit Brussel / Lettres de Bruxelles · Jongeren aan het woord / Les jeunes prennent la parole Bleri Lleshi (red.. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-11-25.
  13. Identiteit en interculturaliteit.. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-11-25.