Blukapa arbarkolombo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blukapa arbarkolombo
Stavenn Turtur brehmeri 00.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Turturo Turtur
Specio: Blukapa arbarkolombo 'Turtur brehmeri'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Turtur brehmeri

Gustav Hartlaub 1865

La Blukapa arbarkolombo, Turtur brehmeri konata ankaŭ kiel Blukapa kolombo estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Turtur, iom simila al genro Streptopelia, sed kun pli longa vosto.

Enhavo

[redakti] Disvastiĝo

La Blukapa arbarkolombo estas disvastigata tra la sovaĝaj pluvarbaroj de ekvatora mez-okcidenta Afriko, kaj pli precize en la landoj de la tuta marbordo de la Golfo de Gvineo nome en Siera-Leono, Gvineo, Liberio, Eburbordo, Ganao, Togo, Niĝerio, Kameruno, Gabono, Ekvatora Gvineo, Respubliko Kongo, Angolo, kaj nur en unu interna lando nome Centr-Afrika Respubliko.

[redakti] Aspekto

Ĝi estas ĝis 25 cm longa, ruĝbruna arbarkolombo de longa vosto kaj blugriza kapo, brilegajn verdajn makulojn en la flugiloj, ruĝeca beko, malhelbruna irizo kaj mahelruĝaj kruroj. Ambaŭ seksoj estas similaj. La junuloj estas pli senkoloraj ol la plenkreskuloj.

[redakti] Kutimoj

La Blukapa arbarkolombo konstruas neston en arboj el bastonetoj, folioj kaj alia vegetala materialo. Ties dieto konsistas ĉefe el semoj, falitaj fruktoj, insektoj kaj aliaj etaj animaloj kaptitaj en la manĝogrundoj. La ino plej ofte demetas unu aŭ du ovojn.

Tiu ĉi specio estas tre disvastigata kaj loke komuna tra ties granda teritorio kaj pro tio la Blukapa arbarkolombo, estas konsiderata kiel ĉe Ple Malgranda Zorgo ĉe la IUCN, Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.

[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj