Bodenlago
Mapo | |
---|---|
datoj | |
nomo: | Bodenlago |
situo: | orienta Svislando suda Germanio Vorarlberg |
Alfluantoj: | Rejno krom tio: Bregenzer Ach, Argen, Steinach, Schussen |
defluanto: | Rejno |
grandaj urboj ĉeborde: | D: Konstanz, Radolfzell, Überlingen, Meersburg, Friedrichshafen, Lindau (Bodenlago) A: Bregenz, Hard CH: Rorschach, Romanshorn, Arbon, Kreuzlingen |
interesaĵoj: | plej granda lago en la germanparola areo |
datoj | |
surfaco: | 536 km² |
maksimuma profundo: | 254 m |
meza profundo: | 90 m |
volumeno: | 48,5 km³ |
alto super maro: | 395,23 m |
plej longa ĉe: | 63 km |
plej larĝa ĉe: | 14 km |
akvokolekta areo: | 11.500 km² |
meza jara akvolivero: |
ĉ. 370 m³/sec |
borda longo: | tute: 273 km D: 173 km Baden-Württemberg: 155 km Bayern: 18 km A: 28 km (Vorarlberg) CH: 72 km (SG/TG) |
fotoj | |
La Bodenlago (ankaŭ konata kiel "Konstanca Lago") situas en la trilanda regiono inter Aŭstrio, Germanio kaj Svislando. Ĝin trafluas rivero Rejno.
La regiono de la lago estas germanlingva, pli precize alemana. La germana nomo de la lago estas Bodensee [BOdenze]. La areo de la lago estas administrata komune de la tri bordaj ŝtatoj; ne ekzistas oficialaj limoj sur ĝi. La kaŭzo estas, ke ĝis la Vestfalia Paco la tuta lago apartenis al la Germana Regno, kaj la packontrakto ne provizis reguladon de la surlaga limo.
La lago konsistas el du partoj, supra kaj malsupra; la parto de Rejno, kiu ligas ilin (ĉe Konstanco/Kreuzlingen), longas nur kvar kilometrojn, tial oni parolas pri unu lago. Ĝi havas areon de 536 km² kaj estas nur malmulte malpli granda ol Lemano. Ĝia volumeno de 48,5 km³ tamen konsiderinde malsuperas tiun de Lemano. Ĝia longo estas 63,3 km, ĝia alto super marnivelo estas mezume 395 metroj. Ĝia pleja profundo estas 253 metroj.
En la lago estas tri iom grandaj insuloj, Mainau, Reichenau kaj Lindau, kiuj apartenas al Germanio.
Ĉar la regiono norde de la lago ne estas riĉa je akvofontoj, la lago provizas trinkan akvon por multaj urboj, interalie por Stutgarto, kiu distancas pli ol 100 km. La akvo estas ĉerpata en profundeco de 60 m apud Sipplingen.
La lago ĝuas relative mildan klimaton kaj malofte dumvintre formas firman glacitavolon. Kkde la jaro 875 oni nombris nur 33 tiajn vintrojn; la lasta estis en 1963. Tia glacitavolo estas eta administra problemo, ĉar ĝi ebligas piediran var-trafikon inter Germanio kaj Svislando kaj tiel eviton de doganpago. En 1963 oni efektive metis dogankabaneton sur la glacion.
Subakva sporto
Subakve naĝi en la Bodenlago estas samtempe alloge kaj postuleme. La plej multaj subakvaj naĝejoj troviĝas en la norda parto de la lago (Überlingen, Ludwigshafen, Katharinenschlucht kaj aliaj), iuj malmultaj ankaŭ en la sudo. Oni nepre devus naĝi sub gvidado de spertaj subakvistoj de loka subakvula lernejo aŭ sperta pri lokaj cirkonstancoj. Interesaj vrakoj kaj iom grandaj fiŝoj troviĝas en profundo de 45 m kaj pli, kien eblas iri nur kun speciala ekipaĵo. Jam ekde 10 metroj la akvo – ankaŭ somere – havas nur malmultajn gradojn super nul, kaj oni devas eviti glaciiĝon de la spirilo. Por certigi la sekurecon de subakva naĝado en la Bodenlago instaliĝis la asocio Arbeitskreis Sicheres Tauchen im Bodensee, el membroj de diversaj subakvistaj organizaĵoj.
Gravaj urboj
- Aŭstrio: Bregenz, Hard
- Germanio: Friedrichshafen, Konstanco, Lindau (Bodenlago), Meersburg, Radolfzell, Überlingen,
- Svislando: Arbon, Kreuzlingen, Romanshorn, Rorschach
Vidu ankaŭ
grekeListo de lagoj en Svislando
Eksteraj ligiloj
grekeRetejo de la Internacia Komisiono por la Akvoprotektado de Bodenlago grekeLa Bodenlago en la Historia Leksiko de Svislando