Bono (kantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bono Vox)
Bono
En 2017
En 2017
Bazaj informoj
Naskonomo Paul David Hewson
Naskiĝo 10-an de majo 1960 (1960-05-10) (63-jaraĝa)
en Dublino, Irlando
Edz(in)o Ali Hewson
Ĝenroj rokmuziko, alternativa rokmuziko
Instrumentoj voĉo, gitaro, buŝharmoniko, muzikila klavaro
Retejo www.u2.com
Signifa instrumento
voĉo
Persona informo
Naskonomo Paul David Hewson
Aliaj nomoj Bono
Lingvoj anglafranca
Loĝloko Finglas • Bray • Killiney • Èze • The San Remo
Ŝtataneco Irlando
Alma mater Mount Temple Comprehensive School
Subskribo Bono (kantisto)
Familio
Patro Bob Hewson
Edz(in)o Ali Hewson
Infanoj Eve Hewson • Elijah Hewson
Okupo
Okupo kantaŭtoro • entreprenisto • scenaristoaktoro • produktoro • gitaristo • aktivulo • partoprenanto de internacia forumo
TTT
Retejo http://www.u2.com
vdr

Paul David HEWSON, naskiĝinta la  10-an de majo 1960(nun 1960-05-10), do nun 63-aĝa, plej bone konata sub la artista nomo Bono kiu origine estis Bono Vox, estas ĉefkantisto de la irlanda muzikgrupo U2. Li edziĝis al Alison Stewart kaj havas kvar infanojn. La familio loĝas en Killiney Hill, proksime de Dublin.

Artistnomo[redakti | redakti fonton]

Li mem diris ke li ricevis la kromnomon "Bono Vox" fare de sia amiko Gavin Friday - la nomo estas variaĵo de la latina vortumo bona vox, kiu - facile diveneble - signifas "bona voĉo". Origine la muzikisto laŭdire malŝatis la nomon, sed alkutimiĝis kaj fine ŝatis ĝin. Ekde la fino de la 1970-aj jaroj li publike mallongigite simple nomatas "Bono". La kromnomo ne nur iĝis sceneja nomo, sed ankaŭ liaj muzikaj kolegoj, familanoj kaj personaj amikoj en privata vivo nomas lin tiel.

Socia engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

Bono ekde 1999 engaĝitas ĉe kampanjoj por repuŝi la ŝuldoŝarĝon de la landoj de la Tria Mondo. Li, same kiel lia amiko Bob Geldof, precipe laboras por plibonigi la situacion en Afriko. En la jaro 2002 Bono por atingi tiun celon fondis la organizaĵon "DATA"-n. Estas la mallongigo de 'Debt, Aids, Trade in Africa' (ŝuldoj, aidoso, komerco en Afriko). Bono interalie parolis kun George W. Bush.

Bono uzas sian famecon por fari bonon en la mondo. Tial li jam havis bonan ŝancon ricevi Nobel-premion pri paco. En 2005 li ricevis TED-Premion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]