Bossonnens
| Bossonnens | |
|---|---|
| Blazono de Bossonnens | |
| Kastelruiono de Bossonnens | |
| Kantono | Friburgo |
| Distrikto | Vevejso |
| Koordinatoj | 46°31′18″N 6°50′54″O / 46.52167°N, 6.84833°OKoordinatoj: 46°31′18″N 6°50′54″O / 46.52167°N, 6.84833°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1372 |
| Areo | 4,10 km² |
| Alteco | 751 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1615 |
| Komunumkodo | 2323 |
| Mapo de Bossonnens | |
Bossonnens estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vevejso en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1372 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Bosseonnens siutas en la sudo de Kantono Friburgo proksimume 5 kilometrojn okcidente de la urbeto Châtel-Saint-Denis. La komunumo konistas el la vilaĝo Bossennens kaj la setlejoj La Golette kaj Le Bioley, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,10 km², de kiuj 15,9% estas kovritaj de arbaro, 71,5% servas por agrikulturo kaj 12,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Bossennens limas en nordo al Oron, en oriento kaj sudo al Attalens, kaj en okcidento al Granges (Vevejso).
Trafiko [redakti]
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo 151 de Palézieux al Châtel-Saint-Denis kaj krome kondukas la kantona vojo n-ro 193 al Crosier-sur-Venvey. La plej proksima alveturejo al la sivsa aŭtovojo A12 situas proksimume 5 kilometrojn oriente apud Châtel-Saint-Denis. Per la etspura trajnlinio de Châtel-Saint-Denis al Palézieux la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Bossennens datiĝas el la jaro 1000 kiel Bucenens. Dum mezepoko la Senjorujo Bossonnens estis havaĵo de la familio Blonay, kiu konstruis en la loko kastelon, de kiu nuntempo restis nur ruino. En la jaro 1536 Bossonnens estis konkerita de Berno, kiu ĝin koncedis al Friburgo. Friburgo instalis en Bossonnens voktejon. En la jaro 1615 la sidejo de la vokto estis alilokita al Attalens. De la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 Bossonnens apartenis al la distrikto Châtel-Saint-Denis, poste ĝis sub la nova kantona konstitucio estis atribuita al la distrikto Vevejso.[3]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Marianne Rolle: Bossennens en Historia Leksikono de Svislando (2011-03-10)
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Bossonnens – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||