Brian Jones
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 4 Nov. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Brian JONES (28-a de februaro 1942 – 3-a de julio 1969) estis gitaristo en la fama Brita rok-grupo Rolling Stones. Li estis konata pro lia lerteco kun malsamaj musikaj instrumentoj, lia ribela kaj origina vest-maniero, kaj lia konstanta prenado de drogoj. Li mortis je la aĝo de 27 jaroj, ĉar li dronis en la naĝ-baseno de lia vilao en Hartfield. Li verŝajne estis preninta drogojn antaŭ ol droni, tamen estas teorioj laŭ kiuj li estis murdita aŭ mem-mortigis sin.

