Brita Olimpika Asocio
La Brita Olimpika Asocio (angle British Olympic Association) respondecas pri la partopreno de la Unuiĝinta Reĝlando en Olimpikaj Ludoj. Ĝi estis fondita la 24-an de majo 1905 de la brita Parlamento. La unua prezidanto de la BOA estis William Grenfell, Lord Desborough. Ĝi unue entenis reprezentantojn de sep sportfakoj, sed nun ĉiuj 35 olimpikaj sportoj disponas pri membro.
Eksteraj ligiloj
|