Bruna garolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bruna garolo
Bruna garolo
Bruna garolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Cyanocorax
Specio: C. morio
Cyanocorax morio
(Wagler, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Bruna garolo (Cyanocorax morio) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj, kiu enhavas la korvojn, pigojn, garolojn ktp. Tiu specio estas de la genro Cyanocorax kiu karakteras pro kombino de nigro (ĉefe en kapo) kaj bluo (la korpo), sed tiu estas la specio plej malproksima de la kerno de la specimembroj kaj havas nek bluon nek klaran nigron en plumaro.

Pli precize tiu specio de amerika garolo havas la kutimaron de pigo, sed ĝi estas iome pli malgranda kaj kun pli mallonga vosto, kvankam la beko estas pli granda.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Centramerika teritorio de Bruna garolo

Ĝi loĝas el Meksikio suden al Centrameriko en la deklivo de la Golfo de Meksiko. La plej norda etendo de la birdo estas en Rio Grande en suda Teksaso, kaj la plej malalta regiono de la rivero nomita Valo Rio Grande, (de Teksaso). En Centrameriko la Bruna garolo ne troviĝas en Salvadoro; sed la teritorio ja estas en la flanko de Pacifiko de Centrameriko en Nikaragvo, Kostariko kaj okcidenta Panamo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Brunaj garoloj varias en plumaro geografie: estas du ĉefaj grupoj. Nordaj birdoj estas preskaŭ komplete malhelbrunaj, kun helbruno en la subaj partoj. Sudaj birdoj estas blanventraj kaj havas brilblankajn pintojn en eksteraj vostoplumoj. La intermeza zono estas en Veracruz.

Plenkreskuloj en ambaŭ populacioj havas nigrajn bekojn, gambojn kaj piedojn. Nematuruloj havas flavajn nudajn partojn, inklude flavajn okulringojn kaj bekobazojn.

La voĉo estas laŭta sed malaltatona pi-ah kaj ofte estas modifita laŭ situacio aŭ farto.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Manĝon oni prenas ĉefe en arboj sed ankaŭ el surgrunde. Ili manĝas insektojn kaj ampleksan gamon de aliaj senvertebruloj, sed ankaŭ lacertojn, fruktojn[1] kaj nektaron. Kvankam ili povas ankaŭ manĝi ovojn kaj birdidojn, tio ne okazas se estas alia manĝo disponebla.

La nesto estas konstruita en arbo aŭ granda arbusto kaj ambaŭ seksoj konstruas. La ino demetas plej ofte 3 ovojn sed 2 ne estas malkutimaj. La kovado daŭras inter 18 kaj 20 tagoj. Nur la ino kovas dum estas manĝigata de la masklo.

Foje junulo de pasinta jaro helpas en idozorgado. Se nestohelpanto revenas kun manĝo, ĝi donas ĝin al unu el la patroj por manĝigi la idojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekzemple de Trophis racemosa (Moraceae), kvakam ili estas neselektemaj manĝantoj (Foster 2007).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]