Burasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Post burasko — ŝiprompigantoj, pentraĵo de James Hamilton

En meteologio, burasko[1] estas vetero de ventego kun precipitiĝo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Burasko signifas la kondiĉon de rapidega, fortega vento kune kun ia precipitiĝo — pluvo, neĝo, hajlo ktp. Ĝi estas speciale danĝera por akvoveturiloj en la maro.

La preciza kriterio de buraskeco varias. Laŭ la Boforta skalo, la proksimume ekvivalenta angllingva termino gale estas uzata por la kategorioj 7, 8, kaj 9 (14–24 m/s); pli fortaj ventoj nomiĝas ŝtormo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino burasko devenas de latinidaj terminoj: france bourrasque, itale burrasca, hispane borrasca, portugale borrasca, origine el latine Boreās, antikve-greke Βορέᾱς, boréās “boreo”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]