Cínovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cínovec
(Cinvald)
germane Zinnwald
vilaĝo
Malnova limpasejo en Cínovec
Oficiala nomo: Cínovec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Teplice
Administra municipo Dubí
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Ŝoseo E55
Najbaras kun Zinnwald-Georgenfeld Germanio
Domoj 42 (2011)
Situo Cínovec
 - alteco 835 m s. m.
 - koordinatoj 50° 43′ 50″ N 13° 46′ 04″ O / 50.73056 °N, 13.76778 °O / 50.73056; 13.76778 (mapo)
Katastro 11,16 km² (1 116 ha) Cínovec
Loĝantaro 120 (2021)
Denseco 10,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1378
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 417 32
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Cínovec
Portalo pri Ĉeĥio

Cínovec (antaŭe Cinvald, germane Zinnwald) estas montara domaro en Ĉeĥio, en Ercmontaro, en distrikto Teplice en Regiono Ústí nad Labem, situanta sur ŝtatlimo de Ĉeĥio kun Germanio en supermara alteco 835 metroj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 120 loĝantoj, la domaro estas administra konsisto de urbo Dubí.

La hodiaŭan Cínovec kreas antaŭa domaro Zadní Cínovec (Hinterzinnwald). La alia vilaĝo, Přední Cínovec (Vorderzinnwald), situis proksimume 5 kilometrojn oriente kaj post la dua mondmilito kaj ellandigo de germanoj ĝi estis neniigita. Parto de Cínovce sur la germana flanko estas enmembrigita en eksan municipon Zinnwald-Georgenfeld, la loka parto de urbo Altenberg.

Cínovec estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 11,16 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Minado de stano[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulinbo Maria en Cínovec
Hotelo Pomezí vintre
Gastejo U lípy (1920)

Cínovec estis devene kreata de aro da ministaj dometoj. La plej malnova parto de la eksa domaro estis Přední Cínovec, kies komencoj tuaŝas ĝis la 12-a jarcento (precizan jaron de la estiĝo de municipo tamen estas nekonata). Cínovec komencis iom post iom estiĝadi per tio, ke ĉi tien enpenetris ministoj el la proksima Krupka, por ke ili trovu vejnojn de stano (ĉeĥe cín). Kiel Cínovec estis tial markata la tuta regiono norde de Krupka ĝis Moldava. La unua skribmencio pri Cínovec falas en la jaron 1378.

Ĉar la limo inter Saksio kaj Bohemio en Ercmontaro estis en mezepoko neunusignifa kaj ĝi ofte ŝanĝiĝis, ĝi estis surbaze de Traktato de Cheb la 25-an de aprilo 1459 firme destinita. Parto de Cínovec tiel troviĝis sur la germana flanko (temas pri la hodiaŭa Zinnwald-Georgenfeld, la loka parto de urbo Altenberg). La limo destinita en Cheb estas preskaŭ en neŝanĝiĝinta aspekto valida ĝis hodiaŭ kaj ĝi enviciĝas tiel al la plej malnovaj ĝis hodiaŭ validaj, fare de la interkonsento limigitaj, limlinioj en Eŭropo.

Ekde duono de la 15-a jarcento la minado akiris senĉese pli grandan signifon kaj ĉi tieaj vejnoj fariĝis por la minejurbo Krupka grandan konkurencon. Dum la tridekjara milito la minado estis interrompita. Post ĝia finigo ĝi estas denove renovigita kaj spite al kelke da fluktuoj ĝi daŭrigis ĝis la 20-a jarcento. Pase de la jarcentoj Cínovec fariĝis tre nombra municipo kaj ĝia signifo kreskis per tia maniero, ke en la jaro 1885 estis al ĝi donita statuso de minejurbo.

Ekzemplo de cinvaldito (ger. Zinnwaldit), de specifa mineralo el grupo de glimoj el loko Cínovec

Inter ambaŭ militoj oni ĉi tie faris nur retenigaj laboroj kaj la minado estis haltigita. Post anekso de Sudetio fare de Germanio la minejo estis ankoraŭ pli profundigita kaj estis konstruita nova reguligejo de ercoj. En la jaro 1945 falis la mienjo al nacia entrepreno Rudné doly Příbram, en kies proprumado ĝi restis dum kelke da malgrandaj ŝanĝoj ĝis sia plena fermo en la jaro 1990.

Finigo de la minado de stanovolframaj ercoj en la jaro 1990 prezentas en la historio de Cínovec grandan rompon. La domaro iom post iom elhomiĝis kaj ĝi fariĝis pli refreŝigeja regiono, kies servojn uzas precipe vizitantoj el la najbara Germanio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 265
18801 274
18901 160
19001 188
19101 337
19211 479
JaroLoĝantoj
19301 310
1950549
1961337
1970247
1980153
199184
JaroLoĝantoj
200169
2011123
2021120

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra la domaro kondukas ŝoseo I/8, la eksa E55, kiu en la municipo transiras en la najbaran Germanion, kie ĝi plu daŭrigas sub markigo B 170.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Baroka preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria, konstruita en la jaroj 1729 ĝis 1732, situas en suba parto de la vilaĝo ĉe baniĝejo apud ĉeĥa-germana landlimo. Ĝi estas allogaĵo de la domaro (ĉirkaŭita de malnova montara tombejo). La preĝejo estas hodiaŭ fermita kaj mesojn oni ĉi tie faras nur tute escepte. En la pasinteco ĉi tie estis tri sonoriloj de Valentin Lišák el la jaro 1732, kiuj estis konfiskitaj dum la unua mondmilito.

Oriente de la vilaĝo troviĝas naturmemorindaĵo Cínovecký hřbet.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]