Caen
Caen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sonorilejoj de malnova urbo Caen
| |||||
komunumo en Francio • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Malsupra Normandio (ĉefurbo) | ||||
Departemento | Calvados (prefektejo) | ||||
Arondismento | Caen (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 9 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 14118 [+] | ||||
Poŝtkodo | 14000 / 14300 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 14118 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Joël Bruneau 2014-2020 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 113 987 (1999) | ||||
Loĝdenso | 4 435 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 11′ N, 0° 22′ U (mapo)49.182222222222-0.37055555555557Koordinatoj: 49° 11′ N, 0° 22′ U (mapo) | ||||
Alto | De 2 al 73 m | ||||
Areo | 25,70 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Caen [+] | |||||
Caen [kã], en esperanto Kaeno[1], estas grava nordokcidenta franca urbo. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono Malsupra Normandio kaj la prefektejo de la departemento Calvados.
La urbo havas proksimume 114.000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Caennais [kane]. Tra Caen fluas la riverego Orne.
Historio
(farenda)
Kulturo
Caen enhavas multajn gravajn historiajn monumentojn. La plej gravaj estis konstruitaj sub la regno de Vilhelmo la Konkerinto dum la 11-a jarcento (du abatejoj kaj la kastelo). Estas ankaŭ dekoj da preĝejoj. Ĝia Memorejo por la paco allogas multe da vizitantoj.
La ĉefaj historiaj monumentoj estas :
- la Abatejo por la Viroj, kaj ĝia preĝejo Saint-Etienne (nuntempe tiu abatejo estas la urbodomo de Caen)
- la Abatejo por la Inoj, kaj ĝia preĝejo de la Trinité (nuntempe tiu abatejo estas la konsilio de Malsupra Normandio)
- la kastelo de Vilhelmo la Konkerinto
- la Memorejo por la paco
- la universitato, fondita en 1432 de Henriko la 6-a, tiama reĝo de Anglio.
- la Maison des Quatrans, tradicia domo el la 14-a jarcento.
La regiono de Caen havas tradiciajn gastronomiaĵojn : tripoj, teurgoule (deserto kun lakto, rizo kaj cinamo), brasillé (speco da sukera pano), ktp.
Oni povas ankaŭ vidi kurojn de ĉevaloj.
Transportoj
La reto de komunaj transportiloj enhavas du liniojn de sur-pneŭaj tramvojoj, kaj plurajn liniojn de aŭtobusoj.
Tramoj
Linio A: "Ifs Jean Vilar" (sud-okcidente) - "Caen Campus 2" (nord-norde)
Linio B: "Caen Grâce de Dieu" (sud-sude) - "Hérouville Saint-Clair" (nord-oriente)
Komuna trunko troviĝas inter "Poincaré" (sude) kaj "Copernic" (norde) kie tramoj de ambaŭ linioj A kaj B veturas sur samaj vojoj kaj havas samajn haltejojn.
Tramoj de Caen estas fabrikitaj de Kanada firmao Bombardier, en ties nord-Francia fabrikejo. Ili veturas sur pneŭoj kaj uzas unusolan centran relon kiel gvidlinion sur kiu ruliĝas aldonaj metalaj gvidradetoj. Ili kaptas elektron dank'al triangula pantografo kaj ankaŭ disponas dizelmotoron por veturi memstare, kelkfoje irante sur normala ŝoseo kiam okazas trafika perturbo.
Tramoj de Caen estas el la sama tipo kiel tiuj de Nancy, kvankam kun malsamaj karakterizaĵoj.
Busoj "Twisto"
Aŭtobusoj
Aviadiloj
Lernado
En la Universitato de Caen studas ĉirkaŭ 25 000 studantoj. La universitato estas unu el la plej malnovaj en Francio, ĉar fondis ĝin la reĝo de Anglio Henriko la 6-a, en la jaro 1432.
Scienca esplorado
En Caen estas pluraj centroj por sciencaj esploradoj :
- GANIL (Granda Nacia Akcelilo por Pezaj Jonoj)
- CYCERON (Centro por cerbaj bildoj kaj de esplorado pri neŭroscienco)
Esperanto-movado
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Bildgalerio
-
Enirejo de la kastelo de Caen
-
Preĝejo Saint-Étienne en Caen (11-a jarcento)
-
Hotelo Escoville, (1533-1538)
-
La sur-pneŭa tramvojo de Caen