Carl Alvar Wirtanen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Alvar Wirtanen
Persona informo
NomoCarl Alvar Wirtanen
Dato de naskiĝo11-a de novembro 1910
NaskiĝlokoKenosha
Dato de morto7-a de marto 1990
MortolokoSanta Cruz
Aĝo je morto79
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
Edz(in)oEdith Wirtanen [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Carl Alvar Wirtanen (naskiĝis la 11-an de novembro 1910 en Kenosha, mortis la 7-an de marto 1990 en Santa Cruz) estis usona astronomo

Li lernis pri fiziko kaj matematiko en la Universitato de Virginio, ricevis diplomon en 1939 kaj komencis labori en la Observatorio McCormick, de la Universitato de Virginio. De 1941 ĝis 1978 li laboris en la Observatorio Lick de la Universitato de Kalifornio, kun pauzo dum la 2-a mondmilito, dum kiu li partoprenis al esplorojn pri balistiko.

Li malkovris la periodan kometon 46P/Wirtanen la 17-an de januaro 1948, kaj 8 asteroidojn, inter kiuj la Apolona asteroido (29075) 1950 DA, kiu havas notindan probablon alfrapi Teron en 2880. Aliaj Apolonaj asteroidoj : 1685 Toro kaj 1863 Antinoo.

Eksteraj ligiloj

Malkovritaj asteroidoj : 8
1600 Vyssotsky 22-a de oktobro 1947
1685 Toro 17-a de julio 1948
1747 Wright 14-a de julio 1947
1863 Antinoo 7-a de marto 1948
1951 Lick 26-a de julio 1949
2044 Wirt 8-a de novembro 1950
6107 Osterbrock 14-a de januaro 1948
(29075) 1950 DA 22-a de februaro 1950