Carl Lewis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Lewis
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1961 (1961-07-01) (62-jaraĝa)
en Birmingham
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Houston • Willingboro High School
Familio
Frat(in)o Carol Lewis
Okupo
Okupo longsaltisto • kurtadistanca kuristo • poeto • atleto • basketbalisto
TTT
Retejo http://www.carllewis.com/
vdr

Frederick Carlton "Carl" Lewis (* 1-a de julio 1961 en Birmingham, Alabama) estas usona kurtdistanca kuristo.

Li estas taksata de multoj [1] la plej sukcesa kaj elstara malpeza atleto de la iama mondo. Li atingis multajn mondorekordojn kaj dominis inter 1983 kaj 1996 en sprinto kaj longosalto. Li gajnis 10 olimpikajn medalojn (el kiuj 9 estis oraj).

Carl Lewis plenkreskis en Willingboro, New Jersey. Li komencis sportumi en la 13-a jaraĝo en longosalto, sed li estis pli kababla en la sprinto. Li estis invitita en 1980 al elektaj konkursoj de Usono por la Olimpiaj ludoj. La usona bojkoto malebligis lian unuan internacian sinprezenton en Moskvo.

En 1983 Carl gajnis sian unuan Malpezatletiko-MĈ-titolon en 100-metra kuro, longosalto kaj 4x100-metra stafeto. Li gajnis dum la Malpezatletika Monda Ĉampionado trifoje la titolon de la 100-metra kuro ĝis 1991 kaj dufoje en longosalto.

Dum la Someraj Olimpikoj 1984 en Los Angeles gajnis li ormedalon en supre menciitaj 3 disciplinoj kaj en la 200-metra kuro kaj tiel ripetis la majstraĵon de lia ekzemplo Jesse Owens dum la Someraj Olimpikoj 1936 en Berlino. Dum la sekvantaj 2 Olimpikoj gajnis li 5 ormedalojn kaj 1 bronzan. (Dum la Olimpiaj ludoj en 1988 en Seulo gajnis li en la 100-metra kuro komence nur la arĝentan medalon, sed du tagojn poste oni forprenis la ormedalon de sieĝanta Ben Johnson pro dopaĵoj, tiel Lewis ricevis la ormedalon. Dum la Olimpikoj en Atlanta de 1996 povis li vicorde kvarafoje akiri la ormedalon pri la longosalto (kun la kvar olimpiaj ĉampionecoj de 1984 ĝis 1996). Post tiuj ludoj en Atlanta li retiriĝis de sporto.


Medaloj[redakti | redakti fonton]

Personaj rekordoj[redakti | redakti fonton]

  • 100-metra kuro: 9,86 s (1991, mondorekordo ĝis 1994)
  • 200-metra kuro: 19,75 s (1983)
  • longosalto: 8,87 m (1991)
  • 4x100-metra stafeto: 37,40 s (1992, mondorekordo ĝis 2008)

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Lewis estas vegano. Lewis klarigas siajn elstarajn 1991-rezultojn parte al la vegana dieto, kiun li adoptis en 1990, kiam li estis en siaj malfruaj dudekoj. Li asertis, ke tio pli bone konvenis al li, ĉar li povas manĝi pli grandan kvanton sen difekti siajn atletikajn plenumojn[2] kaj li kredas, ke adopti veganan dieton povas konduki al plibonigita atleta elfaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Arkivigite je 2018-09-17 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 21-a de januaro 2014,sport-reference.com (angle)
  2. Athletic Anti-Nutrition: What a Vegan Diet Really Did for Carl Lewis (Kion vegana dieto faris por Carl Lewis) The Bulletproof Executive (angle). Bulletproofexec.com (2012-02-29). Arkivita el la originalo je 2012-11-08. Alirita 2012-08-01.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]