Carmen Lawrence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carmen Lawrence
Persona informo
Carmen Lawrence
Naskiĝo 2-an de marto 1948 (1948-03-02) (76-jaraĝa)
en Northam
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Alma mater Universitato de Okcidenta Aŭstralio vd
Partio Aŭstralia Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto • psikologo vd
Aktiva en Kanbero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carmen Mary Lawrence (naskita la 2-an de marto 1948) estas iama aŭstralia politikisto. Ŝi funkciis kiel Ĉefministro de Okcidenta Aŭstralio kaj estis la unua virino kiu estis ĉefministro de unu el la aŭstraliaj ŝtatoj.

Post forlasi la Parlamenton de Okcidenta Aŭstralio Lawrence estis elektita kiel membro de la Domo de Reprezentantoj de Aŭstralio.

Lawrence estis elektita la unua persono kiu funkciis kiel federacia prezidanto de la Aŭstralia Laborista Partio en 2003. Ŝi retiriĝis el la parlamento en novembro 2007.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Carmen Lawrence estis naskita en Northam en agrikultura distrikto de Okcidenta Aŭstralio, kaj pasigis ŝian fruan infanaĝon en la urbetoj Gotha kaj Dongara.

Ŝi estis unu el sep infanoj de Ernest Richard Lawrence, farmisto, kaj lia edzino Mary Norma (naskita Watson).

Ekde la aĝo de ses jaroj ŝi edukiĝis en diversaj katolikaj lernejoj: la Marian Convent en Morawa; Dominican Ladies en Dongara kaj Santa Maria College en Attadale.

De 1965 ĝis 1968 Lawrence studis bakalaŭron en psikologio ĉe la Universitato de Okcidenta Aŭstralio en Perto. Ŝi diplomiĝis kun BA kun honoroj kaj kompletigis PhD en 1983. Dum ŝiaj studoj ŝi gajnis multajn premiojn, inkluzive de la JA Wood Award en 1968.

Ŝi studis ĉe la Universitato de Melburno en 1971-1972, tiam tutoris kaj lekciis ĉe la Western Australian Institute of Technology (WAIT) en 1973-1978 kaj estis lekciisto en la Fakultato de Medicino ĉe la Universitato de Okcidenta Aŭstralio de 1979 ĝis 1983. Dum tiu tempo ŝi daŭrigis kun postbakalaŭra esplorado, post kiu gajnis du stipendiojn por doktoraj studoj en psikologio, doktoriĝante en 1983, por sia disertaĵo pri patrinaj respondoj al infanploro [1].

De 1983 ĝis ŝia elekto al parlamento en 1986, Lawrence estis dungita fare de la Esplorada kaj Evaluada Unuo de la Psikiatria Servo-Dividado de la Ministerio de Sano en Okcidenta Aŭstralio [2][3].

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

En la okdekaj de la 20-a jarcento, Lawrence aliĝis al la Aŭstralia Laborista Partio. Ŝi malsukcese kontraŭis la sidlokon de Orienta Melville en la baloto (1983) kontraŭ Anthony Trethwan, membro de la Liberala Partio de Aŭstralio, sed estis pli sukcesa en 1986. En februaro 1988 ŝi estis nomumita ministro pri edukado kaj jaron poste ricevis la kroman ministerion de indiĝenaj aferoj.

Kiam ĉefministro Peter Dowding estis forigita de ofico en februaro 1990, Carmen Lawrence fariĝis Ĉefministro de Okcidenta Aŭstralio kaj ankaŭ funkciis kiel Financministro kaj Ministro por Public Sector Management.

Ŝia registaro estis venkita en la baloto de februaro 1993, post kiu ŝi funkciis kiel la opoziciestro dum unu jaro antaŭ eksiĝi, kaj en marto 1994 ŝi estis elektita al la Aŭstralia Parlamento.

Tuj kiam ŝi eniris la Aŭstralian Domon de Reprezentantoj, ŝi estis elektita por esti ministro en la registaro de Paul Keating kaj tenis la ministeriojn de homaj servoj kaj sano same kiel helpi la ĉefministron pri virinaj aferoj, ĝis la registaro falis en marto 1996 [4]. La 21-an de februaro 1997, Lawrence estis akuzita je falsĵuro. Ŝi poste estis malkondamnita de tiu akuzo.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Lawrence, Carmen. (2006) “Political Corporations”, Barry Jones: Coming to the Party: where to next for Labor?. Melbourne: Melbourne University Press. ISBN 978-0-522-85283-7.
  • Lawrence, Carmen. (2000) “The gender gap in political behaviour”, Kate Deverall: Party Girls – Labor Women Now, Rebecca Huntley, Penny Sharpe, Jo Tilly, Sydney: Pluto Press Australia. ISBN 1-86403-117-4.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lawrence, Carmen M. (September 1982). Infant Crying and Maternal Responsiveness: Continuity, Change and the Direction of Effects Arkivigite je 2021-01-16 per la retarkivo Wayback Machine (PDF). Parliament of Western Australia (PhD). Nedlands: University of Western Australia. Retrieved 13 January 2021.
  2. Australian Women Fact File site. Arkivita el la originalo je 2008-05-29. Alirita 2023-09-30.
  3. Carmen Lawrence: Member for Fremantle 1994 – 2004. Curtin University (18 December 2006). Alirita 2021-01-13.
  4. About Carmen Lawrence - a brief biography

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]