Carsten Haitzler
Carsten Haitzler naskiĝis la 29-an de novembro 1975, alinomita Raster aŭ Rasterman en la komunumo de liberaj programoj, estas aŭstralia/germana programisto (lia patro estas germana kaj lia patrino estas finnlanda). Li estas konata por iniciato de la fenestradministrilo Enlightenment por UNIX/Linukso. Li nun agas kiel ĉefa programisto de la projekto. Li nun loĝas en Tokio kun lia japana amikino Meg, kromnomigita Konekochan ĉar li ŝategas katojn. Li parolas la anglan, la germanan kaj iom da franca. Li lernas la japanan.
Carsten Haitzler naskiĝis en la afrika lando Niĝerio, sed lia familio translokiĝis rapide el Germanio kie li vivis ĝis li havis 4 jarojn. Poste li transloĝis al Sidnejo, Aŭstralio kie li studis en la universitato de Novsudkimrujo kaj sukcesis lian diplomon pri komputiko. En 1997, li iris en Norda Karolino, Usono por labori ĉe Red Hat por programado de CORBA, Xlib, GTK+. Poste, li laboris ĉe VA Linux Systems. En aliaj programadoj, li partoprenis al: electric eyes, Gtk-etosiloj, Imlib, Imlib 2 kaj Epplets.
Eksteraj ligiloj
- ttt-ejo de Carsten Rasterman Haitzler
- Linukso en Aŭstralio - Aŭstraliaj kontribuantoj
- Carsten Haitzler eliras na Red Hat
- RHS anoncletero, Januaro 1998.
- LWN Linux Timeline, June, 1999.
- ESD White Paper, RHS 1999.
- Ottawa Linux Symposium, 2000.
- Linux 2000 UK Linux Developers' Conference.
- SLUG codefest February, 2003.