Cary (Norda Karolino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cary estas grandurbo en Usono, en subŝtato Norda Karolino, en Kantono Chatham kaj Kantono Wake. Ĝi estas antaŭurbo de Raleigh.

Situo de Cary en Norda Karolino

Bazaj informoj

Urbodomo de Cary

Geografio

Cary situas sur ebenaĵo en la orienta landparto de Usono, en la meza parto de Norda Karolino.

Historio

Historio de Cary komenciĝis en 1750. Post jarcento la fervojo atingis la setlejon. En 1868 oni konstruis hotelon por akcepti la vojaĝantojn. En 1871 oni deklaris Cary urbo.

Trafiko

Cary havas internacian flughavenon komunan kun Raleigh-Durham en la proksimo. Ankaŭ la aŭtoŝoseoj kuras proksime. Trajnoj kuras al Raleigh, Greensboro (Norda Karolino) kaj Suda Karolino. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Stacidomo de Cary
Hotelo-muzeo de Cary

Klimato

Cary situas en humida subtropika zono. La temperaturo averaĝe varias inter 9-21 °C. La varmo kulminas inter julio-aŭgusto kun rekordo 41 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo -23 °C. Jare pluvas po 1094 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas). La pluvo kulminas julie, malkulminas en aprilo. La plej granda ŝtormo okazis en 1996.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

Mapo pri Norda Karolino, kie estas trovebla Cary meze ĉe Raleigh