Cesson-Sévigné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Cesson.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cesson-Sévigné (stacidomo).
Cesson-Sévigné
bretone: Saozon-Sevigneg
komunumo
Le nobeldomo de la Chalotais, nuna urbodomo
Blazono
Oficiala nomo: Cesson-Sévigné
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Rennes
Kantono Cesson-Sévigné
Interkomunumo Rennes Métropole
Historia regiono Bretona duklando
Rivero Vilaine
Situo Cesson-Sévigné
 - koordinatoj 48° 07′ 15″ N 01° 36′ 13″ U / 48.12083 °N, 1.60361 °U / 48.12083; -1.60361 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 82 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 27 m s. m.
Areo 32,14 km² (3 214 ha)
Loĝantaro 15 194 (2009)
Denseco 472,74 loĝ./km²
Urbestro Michel Bihan
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35510
INSEE 35051
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Vikimedia Komunejo: Cesson-Sévigné
Retpaĝo: Retpaĝejo de la urbo

Cesson-Sévigné estas franca komunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pro sia proksimeco al Rennes, Cesson-Sévigné fariĝis la ses urbo en la departemento Ille-et-Vilaine, malantaŭ Saint-Malo, Fougères, Vitré kaj Bruz.

Ĝia viveco venas de ĝia laborzono, kiu arigas parton de la teknologia poluso Rennes Atalante, faka pri alta teknologio pri telekomunikado, kiu estis je la origino de Minitel. Ĝi estas alloga laborbaseno kaj plene disvolviĝanta en la renna aglomeraĵo. Cesson-Sévigné enhavas kelkajn gravajn esplorcentrojn de grandaj entreprenoj kiaj France Télécom, Thomson, Mitsubishi Electric, Canon, ktp, kaj ĉirkaŭ ili estas multaj entreprenoj por komputadaj servoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Toponomio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la komunumo tradukita en la bretona lingvo estas Saozon-Sevigneg[1].

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Konstruita heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La komunumo enhavas nur unu monumenton klasitan historia, la kastelo de la Salette-de-Cucé per dekreto de la 23-a de novembro 1970[2], ĝi situas apud "la Menouriais", ĉe la limo kun la komunumo Chantepie.

  • Muzeo pri transsendoj Espace Ferrié, kiu estis inaŭgurita en 2004, proksime de la lernejo pri transsendoj (ETRS) (antaŭe ESAT) en la teknologia poluso Rennes Atalante.
  • Nobeldomo de Bourgchevreuil, centro de la komunumo, ties parko estas klasita de la regiona oficejo pri medio (DIREN).
  • Nobeldomo de la Chalotais (nuna urbodmo), ties parko estas klasita de DIREN.
  • Nobeldomo de Grippé
  • Nobeldomo de Champagné, antaŭ la liceo, konservis sian mezepokan pordon kaj sian originan planon. La kapelo malaperis.
  • Korso de Vilaine, antaŭe nomata : "Grande Rue", "rue principale" aŭ "rue de la Mairie", estas la ĉefa vojo de la malnova Cesson. Ĝi estas borderita de aparte notindaj simplaj ŝtonaj domoj kaj butikoj, laŭ linio (flanke de Rennes) kaj laŭ mallarĝiĝo (flanke de la preĝejo). Malnovtempe mokita per la esprimo "Cesson-les-Bains de pieds" (Cesson-la-Piedbanoj) pro la fluo de la rivero Vilaine kiu kovris la straton okaze de inundoj.
  • "Château" (19-a jc), nobeldomo, domo kaj garbejo de la Fresnerie (16-a jc), en la historia centro, pluhavas sian ŝtuparturon malantaŭe kun kradaj fenestroj.
  • Malnova urbodomo kaj lernejo (bela arkitektura ekzemplo de la 20-a jc), ĉe la korso Vilaine.
  • Domo de la 13-a korso de Vilaine kun pordo kaj montrofenestro (19-a jc) kaj garbofenestro kun pulio (inventaro de la regiona konsilio de Bretonio).
  • Preĝejo, konstruita en 1902.
  • Pastrejo kaj maldekstre de ĝi malnova domo dirata de la pie qui boit ("pigo, kiu trinkas")
  • La Gaudaie, nobeldomo.

Naturaj parkoj kaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • La natura loko de la rivero Vilaine kaj de la malnovaj pontoj. Fronte al la kalvario, necesas indiki ekziston de kvara ponto, malpli granda, kaŝita de pluraj jaroj pro teralŝuto.
  • La loko kaj la parko de la Monniais kun ties burĝa anglastila domo kromnomata la kastelo kaj pli fore laŭlonge de la vojo, la malnova nobeldomo. Tiu loko utilis kiel ŝtonminejo.
  • La lagoj de Dézerseul, natura spaco kreita de la komunumo en 1973, por la malstreĉo kaj la libertempoj, konsistanta el 40 hektaroj borde de la rivero Vilaine por : redoni al Cesson ties karakteron de kampara rendevuejo, kiun ĝi havis antaŭ la dua mondmilito".
  • La haveno de Cesson, post la fino de la korso de Vilaine, ĉe la alia flanko de la kruciĝo kun la strato de Rennes. Ĝia apogeo ŝajnas estinta komence de la 18-a jc, kun la transporto de la ŝtonoj eltirataj de Cesson, por la rekonstruo de Rennes. Neuzata de longa tempo kaj forgesita de la loĝantaro, ĝi tamen plu havas belajn konstruaĵojn.
  • De la Fresnerie (strato kaj parko) ĝis la rivero Vilaine, trairante tra la korso de Vilaine, promenanto povas spekti, dum noktiĝo, la flugon de la vespertoj. Pluraj specioj tie koncentriĝis kiaj Myotis daubentonii (france murin de Daubenton), komunaj pipistreloj kaj "pipistreloj de Kulh". Ĉiuj tiuj specioj, kaj ties vivejoj, estas protektataj je la nacia kaj eŭropa niveloj. Ili nestas en la ŝtonmuroj kaj sub la tegmentoj de la malnovaj domoj, ĉasas ĉirkaŭ la arnoj kaj sur la rivero Vilaine.

Personoj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

  • Jean Boucher : Naskiĝinta en Cesson-Sévigné en "La Vallée", li vivis parte en Parizo kaj en Hédé. Lia verko estas videbla sur la tuta franca teritorio. La ĉefa parto de lia postlasaĵoj konservataj en Cesson-Sévigné estas pri liaj ikonografiaj kolektoj, kiuj enhavas plurajn centojn da pecoj, da dokumentoj, da desegnaĵoj, da poŝtkartoj, da leteroj, da fotoj, kiuj atestas pri Jean Boucher kaj ties verko. Tiu stoko estas nun skanita kaj alirebla interrete..

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Waltrop situas je 954 km de la urbodomo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficiala skribo uzata de la magistrato (urbenirejaj tabuloj, retpaĝejo...)
  2. Datumbazo 'Mérimée': PA00090516

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]