Charles Bruck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Charles Bruck estis hungari/rumanidevena franca dirigento naskita en Temeŝvaro la 2-an de majo 1911 kaj mortinta la 16-an de julio 1995 en Hancock, (Maine, Usono).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Bruck studis de 1928 en Vieno, poste li translokiĝis Parizon, kie li studis ĉe Alfred Cortot, Nadia Boulanger kaj Vlado Perlmutter en Ecole Normale de Musique. En 1934 li studis ĉe la franca dirigento Pierre Monteux, poste en San Francisco li estis asistanto de Monteux. Post la dua mondmilito li estis dirigento de Operejo de Amsterdam (1950-1954), poste de Filharmonia Orkestro de Strasbourg (1955-1965), pli poste Filharmonia Orkestro de ORTF de Parizo (1965-1970). De 1969 ĝis 1995 li direktis la dirigentlernejon de Maine. Li instruis ankaŭ en The Hartt School of Music kaj li estis gastprofesoro en Universitato de Princeton en 1992.

Fonto[redakti | redakti fonton]