Charles P. de Saint-Aignan
Charles P. DE SAINT-AIGNAN (naskiĝinta la 16-an de februaro 1977 en Parizo) estas francdevena usona programara inĝeniero kaj astronomo. Li laboras por IBM pri la projekto "LotusLive".
Li diplomiĝis en la Lernejo Sankta-Paŭlo de Concord (Nov-Hampŝiro) en 1995 kaj poste en la Universitato Brown de Providence (Rod-Insulo) en 1999.[1]
En 1994, li laboris por Edward L. G. Bowell en la Observatorio Lowell, elde kie li malkovris 12 asteroidojn.[2] Unu el la asteroidoj kiujn li trovis estis nomita en honoro de Walter Hawley , lia instruinto pri astronomio en mezlernejo.
La asteroido 5995 Saint-Aignan estas tiel nomita en lia honoro[3]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Timeline of the St. Paul's Lenore and Walter Hawley Observatory(angle)
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ Asteroido 5995 Saint-Aignan, de IAU Minor Planet Center (angle)