Observatorio Lowell

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Kupolo Clark de la observatorio

La Observatorio Lowell estas astronomia observatorio en la urbo Flagstaff (Arizono) (Arizono, Usono). Koordinatoj : 35°12′10″N 111°39′52″W  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 35.20278 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">35.20278°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 35.20278; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Observatorio Lowell), ĉe alto de 2175 m. Ĝia MPC kodo estas 690[1].

Ĝi estas unu el plej malnovaj observatorioj en Usono ; fondis ĝin en 1894 la usona astronomo Percival Lowell, (18551916) kaj ĝi estis mastrumita dum ia tempo de ties kuzo, la arkitekto Guy Lowell (18701927). La nanoplanedo 134340 Plutono estis malkovrita elde la observatorio Lowell en 1930 de Clyde Tombaugh.

Enhavo

Situejoj [redakti]

La observatorio havas 9 instrumentojn en pluraj lokoj de Flagstaff :

« Mars Hill » [redakti]

"Pluto Discovery Telescope" : Astrofotilo de C. Tombaugh

La ĉefa konstruaĵo, sur la monteto « Mars Hill » entenas la originan "Refraktoron Alvin Clark" de la observatorio. Tiu lorno de 61 cm, (24 coloj) fabrikata en Bostono en 1896 estis veturita per trajno al Flagstaff . Per tiu-ĉi instrumento, Percival Lowell faris multenombrajn desegnojn de Marso kaj, en 1920, Vesto Slipher estis la unua, kiu observis la ruĝenŝoviĝon de la lumo de galaksioj.

La Refraktoro Alvin Clark nun ne plu utilas por astronomiaj esploroj sed por instruado al la publiko.

Sur « Mars Hill » troviĝas ankaŭ la tiel nomata "Pluto Discovery Telescope" (Plutona malkovrilo) : refrakta astrofotilo de 0,33 m. de diametro per kiu Clyde Tombaugh malkovris Plutonon.

Anderson Mesa [redakti]

La stacio Anderson Mesa troviĝas je 19 km sud-oriente de Flagstaff. Ĝi loĝigas kvar teleskopojn, el kiuj la Teleskopon Perkin de 1,8 m, la Teleskopon Hall de 1,1m. kaj la "Navy Prototype Optical Interferometer" (Prototipa Optika Interferometro de la Mararmeo).

Happy Jack [redakti]

Apud la vilaĝo Happy Jack estas konstruita en 2012 la Discovery Channel Telescope, teleskopo de 4,3 m, en kunlaborado de la Observatorio Lowell kaj de la televida firmao Discovery Communications.

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Minor Planet Center Observatoriaj kodoj

Eksteraj ligiloj [redakti]


Crab Nebula.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Astronomio