Chiasso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chiasso
Blazono de Chiasso
Blazono de Chiasso
Blazono de Chiasso
Doganejo de Chiasso
Doganejo de Chiasso
Doganejo de Chiasso
Kantono Tiĉino
Distrikto Mendrisio
Komunumaro Balerna
Koordinatoj  46° 50′ 5″ N 9° 1′ 55″ O / 46.83472 °N, 9.03194 °O / 46.83472; 9.03194 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 5″ N 9° 1′ 55″ O / 46.83472 °N, 9.03194 °O / 46.83472; 9.03194 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 5,33 km²
Alteco 230 m super marnivelo
Poŝtkodo 6830
Komunumkodo 5250
Mapo de Chiasso
Mapo de Chiasso
Mapo de Chiasso

Chiasso (prononcu Kiaso) estas komunumo de la Komunumaro Balerna kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 7776 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Chiasso estas la plej suda komunumo de Svislando, kiu situas ĉe la suda pinto de Mendrisiotto kaj estas la plej grava limloko inter Svislando kaj Italio. La komunumo konsistas el la vilagoj Chiasso, Pedrinate kaj Seseglio.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,33 km², de kiuj 48,0% estas kovritaj de arbaro, 14,4% servas por agrikulturo kaj 36,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Chiasso limas en en nordo al Balerna, nordoriento al Vacallo, en oriento al Como (CO, Italio), en sudoriento al Cavallasca (CO, Italio), en sudo al Parè (CO, Italio), en sudokcidento al Drezzo (CO, Italio), en okcidento al Ronago (CO, Italio), kaj en nordokcidento al Novazzano.

Trafiko

En Chiasso finiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, kiu post la landlimo transirtas al la itala aŭtovojo A9. En Chiasso troviĝas la grava lima stacidomo de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kie konektiĝas la svisa fervojreto kun la itala. Krome la komunumo estas servata de la loka busreto de la Distrikto Mendrisio.

Historio

La unua dokumenta mencio de Chiasso datiĝas el la jaro 1140 Claso. Dum mezepoko Chaisso estis kiel antaŭurbo parto de Como, ĝis ĝi en la jaro 1416 estis integrita al la Paroĥaro Balerna. En la 15-a jarcento Chiasso estis konata pro ĝia ĉevala merkato, kiu tamen post la konkero fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1510 ĉesis funkcii. Post la konstruo de la fervojlinioj al Lugano en la jaro 1874 kaj al Como en la jaro 1876 Chiaso pro sia funkcio kiel lima loko akiris subitan signifon kaj ekprosperis.[3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Stefania Bianchi: Chiasso en Historia Leksikono de Svislando (2005-05-31)

Eksteraj ligiloj

Bildoj