Christian Muff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Muff
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1841 (1841-08-14)
en Treffurt
Morto 6-an de aprilo 1911 (1911-04-06) (69-jaraĝa)
en Schulpforte
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Okupo
Okupo germanisto • universitata instruisto • gimnazia instruisto
vdr

Christian Fürchtegott MUFF (naskiĝinta la 14-an de aŭgusto 1841 en Treffurt, mortinta la 6-an de aprilo 1911 en Kösen-Schulpforte) estis germana pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tombomonumento en Treffurt

Muff, filo de princa hohenlohe-a ĉefforstisto, frekventis la gimnazion en Mühlhausen (Turingio) antaŭ ol studi inter 1861 kaj 1864 filologion klasikan ĉe la Universitato de Halle. Post studfino kaj doktoriĝo (defendante la disertaĵon De antiquitatibus Romanis in Vergilii Aeneide illustratis) li iĝis en oktobro 1865 instruisto ĉe la lernejo Latina de Francke-fondaĵoj en Halle (Saale) kie li nomumitis en 1875 profesoro. En aŭtuno 1880 oni komisiis lin organizi strukturojn de la ĵus malfermita Reĝo-Vilhelmo-Gimnazion en Szczecin. En 1893 li iĝis direktoro de la Vilhelmo-Gimnazio en Kaselo kaj en 1898 rektoro de Landesschule Pforta. Ekde 1904 Muff paralele estis orda honorarprofesoro ĉe la fakultato pri filozofio en Halle (Saale).

Apud la ada pedagogia ago li eldonis plurajn komentitajn tekstojn de la verkoj de Sofoklo kaj Eŭripido. La lernolibro Deutsches Lesebuch für Höhere Lehranstalten havis ankaŭ postmorte plurajn noveldonojn. Post morto je Schulpforte li entombigitis en sia naskiĝurbo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gustav Uhlig: † Christian Muff. Ĉe: Das humanistische Gymnasium. Organ des Gymnasialvereins 23 (1911), p. 99–103.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]