Christopher Aikman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asteroidoj malkovritaj, 4
7840 Hendrika 5-a de oktobro 1994
10870 Gwendolen 25-a de septembro 1996
24899 Dominiona 14-a de januaro 1997
246913 Slocum 23-a de septembro 1998

Christopher AIKMAN estas kanada astrofizikisto kaj ekologia politikulo.

Li plenumis la plimulton el sia kariero (de 1968 al 1997) en la Federa Observatorio pri Astrofiziko (aŭ Dominion Astrophysical Observatory : DAO) en Saanich (Brita Kolumbio).

Lia komenca esploro estis la spektroskopio de kemie apartaj steloj, kies surfaca komponiĝo notinde malsimilas tiun de Suno, kun la celo kompreni la kialon de tiaj anomalioj. De 1991, li gvidis programon de sekvado de apud-teraj asteroidoj kun la historia teleskopo konstruita de John Stanley Plaskett, sed la projekto estis nuligita en 1997.

Li estis la kanada reprezentanto en la Spaceguard Foundation, grupo strebanta taksi la minacon de asteroida alfrapo sur Teron. Incidenta produkto de tiu esploro estis la malkovro de kvar asteroidoj[1] inter 1994 kaj 1998.

En 2013 li estis kandidato de la Verda Partio de Brita Kolumbio[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]