Cincinato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lucius Quinctius Cincinnatus (naskiĝis en ĉ. 519 a.K. - mortis en ĉ. 430 a.K.) estis romia ŝtatestro. Li famiĝis, ke sindoneme servis la respublikon dum la krizo, sed transdonis la potencon, kiam la krizo estis for. Kvankam li estis ekzistanta persono, oni ligis al lia nomo multajn legendojn.

Laŭ la tradicio, oni nomumis lin en 458 diktatoro de Romio por savi tiun konsulan armeon, kiun ĉirkaŭis la ekvioj (aequi) sur la Algidus-monto.

Li laboris ĉe la nomumo kiel agrikulturisto. Onidire li venkis dum 16 tagoj la malamikojn kaj gvidis venkomarŝon en Romo. Cincinnatus tenis la oficon nur ĝis tiam, ĝis Romo postlasis la danĝeron, poste abdikis kaj retiriĝas al la provinca agrikulturejo.

Laŭ la legendo, oni nomumis lin ankaŭ en 439 diktatoro por venki la ribelantan plebon. Tiam li same abdikis post la venko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]