Cipi Livni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cipi Livni
Persona informo
ציפי לבני
Naskiĝo 8-an de julio 1958 (1958-07-08) (65-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Religio judismo vd
Lingvoj anglafrancahebrea vd
Loĝloko Tel-Avivo vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Universitato Bar-Ilan • Ironi Alef High School vd
Partio Hatnuah • Firmigo (Likud)Kadima • Zionist Union vd
Subskribo Cipi Livni
Familio
Patro Eitan Livni vd
Patrino Sara Livni vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatodiplomato • akvokato • ĉefa afergvida oficisto • spiono vd
Aktiva en JerusalemoUniversitato je Tel-Avivo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cipora „Cipi“ LIVNI (hebree ציפי לבני, angla transskriba formo Tzipi Livni; 5-an de julio 1958 en Tel Aviv; la antaŭnomo ofta mallongigita kiel Cipi) estas israela politikistino kaj prezidantino de la Kadima-partio. Ŝi estis ministro pri justico dum tri periodoj: 2005, 2006-2007 kaj 2013-2014. En septembro 2008 ŝi provis esti ĉefministro de Israelo, sed ŝi ne sukcesis formi koheran registaron.

Biografio kaj politika kariero[redakti | redakti fonton]

Livni estas filino de Eitan Livni – iama membro de Irgun, Likud-parlamentano – kaj Sara Rosenberg. Ŝi servis kiel leŭtenanto en la israela armeo kaj laboris ekde 1980 ĝis 1984 por sekretservo Mosad. Livni studis juron en la Universitato Bar-Ilan kaj specialiĝis je publika kaj merkata juro kiel advokatino.

Li estis elektita en jaro 2000 kiel Likud-membro al la israela parlamento kaj laboris en diversaj registaraj oficoj. Ŝi estis interalie ministro pri regiona kunlaboro, pri agrikulturo, pri enmigrado, pri justico (ekde 2005). Ŝi apogis forlason de la Gaza-strio kaj apartenis al la „kolombofrakcio“ ene de la Likud-partio. En novembro de 2005, Livni sekvis malmembriĝon de Ariel Ŝaron el la Likud kaj membriĝon en la nova partio Kadima.

Post repaŝo de Silvan Ŝalom en januaro de 2006, ŝi estis nomumita al eksterafera ministro – kiel dua virino post Golda Meir – ĝis 2009, sed ŝi retenis ankaŭ sian poston pri justico kaj enmigrado dum pluraj monatoj. Ŝi ankaŭ surprenis la Ministerion pri Integriĝo.

Post malsaniĝo de Ariel Ŝaron, ŝi ekapogis Ehud Olmert kiel gvidanton de Kadima. Ĉe la antaŭtempaj parlamentaj elektoj Livni lokiĝis sur tria loko de la Kadima-listo. Livni estis la unua kabineta membro, kiu diferencigis atakojn de palestinaj aktivistoj je soldatoj kaj je nesoldatoj.

Ŝi estis kelkajn monatoj denove justicministro, ĝis februaro de 2007. Ŝi estis elektita al prezidanteco de Kadima la 17-an de septembro 2008 kontraŭ Ŝaul Mofaz kaj perdis kontraŭ li en marto 2012.

La 27-an de novembro 2012, ŝi fondis kaj prezidantis la novan partion Hatnuah kaj iĝis justicministro de la 18-a de marto 2013 ĝis la 4-a de decembro 2014.

Livni vivas en Tel Aviv, estas geedziĝinta kaj havas du infanojn.